Feliĉo Estas
PENTO
KIEL povos homo esti justa kun Dio? Kiel pekanto povos fariĝi virta? Estas nur per Kristo ke ni povas veni en harmonion kun Dio, kun sankteco; sed kiel ni povas veni al Kristo? Multaj demandas la saman demandon same kiel la amaso je la tago de Pentekosto, kiam kulpigita de peko, ili elkriis, “Kion ni faru?” La unua vorto de la respondo de Petro estis, “Ekpentu.” La Agoj 2.37,38. Je alia fojo, baldaŭ poste, li diris, “Pentu,... kaj konvertiĝu, por ke viaj pekoj estu forviŝitaj.” La Agoj 3:19. PAK 10.1
Pento enhavas malĝojon por peko, kaj forturnante de ĝi. Ni ne malkonfesos pekon krom se ni vidas ĝian pekecon; ĝis ni forturnas de ĝi en koro, estos nenia reala ŝanĝo en la vivo. PAK 10.2
Estas multaj kiuj mankas la komprenon de la vera karaktero de pento. Amasoj bedaŭras ke ili pekis, kaj eĉ faris eksteran reformadon ĉar ili timas ke ilia malpravagado alvenigos suferon sur ilin. Sed ĉi tio ne estas pento laŭ la biblia senco. Ili lamentas la suferon prefere ol la peko. Tio estis la malĝojo de Esavo kiam li komprenis ke la naskrajto estis perdita de li eterne. Balaam, terurita de la anĝelo starinta en lia vojo kun eltirita glavo, konfesis sian kulpon pro timo ke li perdus sian vivon; sed estis nenia reala pento por peko, nenia ŝanĝo de celo, nenia abomeno de malbono. Judas Iscariot, post perfidinte sian Sinjoron, ekkriis, “Mi pekis, perfidante senkulpan sangon.” Mateo 27:4. PAK 10.3
La konfeso estis premita de lia kulpa animo per terura sento de malaprobego kaj tima rigardado de juĝo. La sekvoj kiuj rezultos al li plenigis lin de teruro, sed estis nenia profunda, korrompanta malĝojo en lia animo ke li estis perfidinta la senmakulan Filon de Dio, kaj malkonfesinta la Sanktulon de Izraelo. Faraono, kiam li. suferadis sub la juĝoj de Dio, konfesis sian pekon por eviti pluan punon, sed reiris al sia spito de la Ĉielo tuj post la plagoj haltiĝis. Ĉi ĉiuj lamentis la rezultojn de peko sed ne malĝojis por la peko mem. PAK 10.4
Sed kiam la koro cedis al la influo de la Spirito de Dio, la konscienco viviĝos kaj la pekanto perceptos ion de la profundo kaj sankteco de la sankta leĝo de Dio, la bazo de Lia regado en la Ĉielo kaj sur la tero. La “lumo, kiu lumas al ĉiu homo, venanta en la mondon” (Johano 1:9) lumigas la sekretajn kamerojn de la animo, kaj la kaŝaĵoj de mallumo estas elmontrataj. Kulpiĝo ekprenas la menson, kaj koron. La pekulo havas senton de la virto de Jehovo, kaj sentas la teruron de aperante kun sia propra kulpo kaj malpureco, antaŭ la Serĉanto de koroj. Li vidas la amon de Dio, la belecon de sankteco, la ĝojon de pureco; li sopiras esti purigata kaj esti restarata al kuniĝo de la Ĉielo. PAK 11.1
La prego de Davido post lia falo ilustras la karakteron de vera malĝojo pro peko. Lia pento estis sincera kaj profunda. Estis nenia peno moderigi lian kulpon; nenia deziro eviti la juĝon menacitan, inspiris lian preĝon. Davido vidis la abomenecon de sia peko; li vidis la malpuriĝon de sia animo; li abomenis sian pekon. Ne estas pardono por kio li preĝis, sed por pureco de koro. Li sopiris al la ĝojo de sankteco esti restarigata al harmonio kaj kuniĝo kun Dio. Ĉi tio estis la lingvo de lia animo:— PAK 11.2
“Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.
Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.
Kaj en kies spirito estas nenia malvero.” La Psalmaro 32:1,2
PAK 11.3
“Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco,
Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn...
Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas;
Kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi...
Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura;
Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo...
Koron puran kreu al mi, ho Dio,
Kaj spiriton fidelan novigu en mi.
Ne forpuŝu min de Via vizaĝo,
Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.
Redonu al mi la ĝojon de Via helpo;
Kaj spirito bonfara fortikigu min...
Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo;
Mia lango kantos Vian justecon.” La Psalmaro 51:1-14
PAK 12.1
Pento kiel ĉi tio, estas ekster la atingo de nia propra povo de efektivigo; ĝi estas akirata de nur Kristo, kiu supreniris alten kaj donis donacojn al homojn. PAK 12.2
Ĝuste ĉi tie estas punkto pri kio multaj eraris, kaj tial ili malsukcesis ricevi la helpon kion Kristo deziras doni al ili. Ili opinias ke ili ne povas veni al Kristo krom se ili unue pentis kaj ke pento preparas por la pardono de iliaj pekoj. Estas vero ke pento ja antaŭiras la pardonon de pekoj; ĉar estas nur la rompita kaj penta koro kiu sentas la bezonon de Savanto. Sed ĉu la pekulo devas atendi ĝis li estas pentinta antaŭ ol li povas veni al Jesuo? Ĉu pento fariĝos baro inter la pekulo kaj la Savanto? PAK 12.3
La Biblio ne instruas ke la pekulo devas penti antaŭ ol li povas atenti la inviton de Kristo, “Venu al Mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj Mi vin ripozigos.” Mateo 11:28. Estas la virto kio foriras de Kristo, kio kondukas al vera pento. Petro klarigis la aferon en sia aserto al la Izraelidoj, kiam li diris, “Lin altigis Dio per Sia dekstra mano, por esti Estro kaj Savanto, por doni al Izrael penton kaj pardonadon de pekoj.” La Agoj 5:31. Ni ne pli povas penti sen la Spirito de Kristo veki la konsciencon, ol ni povas pardoniĝi sen Kristo. PAK 12.4
Kristo estas la fonto de ĉiu prava impulso. Li estas la sola persono kiu povas enplanti en la koro malamon kontraŭ peko. Ĉiu deziro por vero kaj pureco, ĉiu kulpiĝo de nia propra pekeco, estas atestaĵo ke Lia Spirito kortuŝas niajn korojn. PAK 13.1
Jesuo diris, “Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn.” Johano 12:32. Kristo devas malkaŝiĝi al la pekanto kiel la Savanto mortante por la pekoj de la mondo; kaj dum ni rigardas la Ŝafidon de Dio sur la kruco de Kalvario, la mistero de regajno komencas malkovriĝi al niaj mensoj, kaj la boneco de Dio kondukas nin al pento. Mortante por pekuloj Kristo elmontris amon kio estas nekomprenebla; kaj dum la pekulo rigardas ĉi tiun amon, ĝi moligas la koron, impresas la menson, kaj inspiras penton en la animo. PAK 13.2
Estas vero ke homoj iam hontiĝas de siaj pekantaj kutimoj, kaj forlasas iom de siaj malbonaj kutimoj, antaŭ ol ili konscias ke ili eltiradas al Kristo. Sed kiam ajn ili faras penon reformi, de sincera deziro prave agi estas la potenco de Kristo kio tiras ilin. Influo, de kio ili estas senkonsciaj, laboras sur la animo, kaj la konscienco estas vivigata, kaj la ekstera vivo pliboniĝas. Kaj dum Kristo altiras ilin rigardi sur Sian krucon, vidi Tiun kiun iliaj pekoj trapikis, la ordono hejme venas al la konscienco. La malboneco de ilia vivo, la profunde sidanta peko de la animo, estas malkaŝata al ili. Ili komencas kompreni ion de la virto de Kristo, kaj ekkrias, “Kia estas peko, ke ĝi postulas tian oferon por la regajno de ĝia viktimo? Ĉu ĉiu ĉi amo, ĉiu ĉi suferado, ĉiu ĉi honto postuliĝis ke ni ne pereos, sed havos eternan vivon?” PAK 13.3
La pekanto povas rezisti ĉi tiun amon, povas rifuzi tiriĝi al Kristo; sed se li ne rezistas, li tiriĝos al Jesuo; scio de la plano de savo kondukos lin al la piedo de la kruco pentantan por liaj pekoj, kiuj kaŭzis la suferojn de la kara Filo de Dio. PAK 13.4
La sama dia menso, kiu prilaboras la naturaĵojn, parolas al la koroj de la homoj, kaj kreas neesprimeblan avidon por io kion ili ne havas. La mondaĵoj ne povas satigi ilian sopiron. La Spirito de Dio pledas kun ili serĉi por tiuj aĵoj kiuj solaj povas doni pacon kaj ripozon — la graco de Kristo, la ĝojo de sankteco. Per influoj vidataj kaj nevidataj, nia Savanto konstante laboras tiri la mensojn de homoj de la nesatigaj plezuroj de peko al la senlimaj benoj kiuj povas aparteni al ili per Li. Al ĉiuj ĉi animoj, kiuj vane serĉas trinki de la rompitaj cisternoj de ĉi tiu mondo la dia komunikaĵo estas alskribita, “La soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.” Apokalipso 22:17. PAK 14.1
Vi, kiu en koro sopiras al io pli bona ol ĉi tiu mondo povas doni, rekonu ĉi tiun sopiron kiel la voĉo de Dio al via animo. Petu de Li ke Li donu al vi penton, kaj ke Li malkaŝu Kriston al vi en Sia senlima amo, en Sia perfekta pureco. En la vivo de la Savanto la principoj de la leĝo de Dio — amo al Dio kaj homo — perfekte ekzempliĝis. Bonvolo, malegoista amo, estis la vivo de Lia animo. Estas dum ni vidas Lin, dum la lumo de nia Savanto falas sur ni, ke ni vidas la pekecon de niaj propraj koroj. PAK 14.2
Ni eble flatis nin, kiel Nicodemus flatis sin, ke nia vivo estas virta ke nia morala karaktero estas prava, kaj opinias ke ni ne bezonas humiligi la koron antaŭ Dio, kiel la vulgara pekanto; sed kiam la lumo de Kristo lumas en niajn animojn, ni vidos kiel malpuraj ni estas; ni perceptos la egoismon de motivo, la malamon kontraŭ Dio, kio malpurigis ĉiun agon de vivo. Tiam ni scios ke nia propra virto ja estas kiel malpuregaj ĉifonoj kaj ke la sango de Kristo sola povas purigi nin de la malpuriĝo de peko kaj renovigi niajn korojn en Sian propran similecon. PAK 14.3
Unu radio de la gloro de Dio, unu brilo de la pureco de Kristo penetrante la animon, faras ĉiun makulon de malpuriĝo dolore klara, kaj senkovrigas la malbonformecon kaj difektojn de la homa karaktero. Ĝi faras la malsanktajn dezirojn, la malkredon de la koro, la malpurecon de la lipoj esti videblaj. La mallojalaj agoj de la pekanto farante la leĝon de Dio esti nuligata, estas malkovritaj al lia vido, kaj lia spirito estas frapita kaj afliktita sub la serĉanta influo de la Spirito de Dio. Li abomenas sin dum li rigardas la puran senmakulan karakteron de Kristo. PAK 14.4
Kiam la profeto Daniel vidis la gloron ĉirkaŭ la ĉiela komunikanto kiu estis sendita al li, li subiĝis pro sento de sia propra malforteco kaj neperfekteco. Priskribante la efikon de la mirinda vidaĵo, li diras, “Ne restis en mi forto, mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn.” Daniel 10:8. La animo tiel tuŝita malamos ĝian egoismon, abomenos ĝian mem-amon, kaj serĉos per la virto de Kristo, por la pureco de koro kiu estas en harmonio kun la leĝo de Dio kaj la karaktero de Kristo. PAK 15.1
Paŭlo diras ke “rilate la justecon, kiu fariĝas per la leĝo,” — rilate eksterajn agojn — li estis “senkulpa”; (Filipianoj 3:6) sed kiam la spiritan karakteron de la leĝo li perceptis, li vidis sin kiel pekulon! Juĝita per la litero de la lego kiel homoj aplikas ĝin al la ekstera vivo li abstinis de peko; sed kiam li rigardis la profundojn de ĝiaj sanktaj maksimoj, kaj vidis sin kiel Dio vidis lin, li kliniĝis en humiliĝo, kaj konfesis sian kulpon. Li diras “Iam mi vivadis ekster la leĝo; sed kiam la ordono venis, la peko viviĝis, kaj mi mortis.” Romanoj 7:9. Kiam li vidis la spiritan naturon de la leĝo, peko aperis kun sia vera malbelegeco, kaj lia memestimo estis irinta. PAK 15.2
Dio ne rigardas ĉiujn pekojn kiel de egala grandeco; estas gradoj de kulpeco en Lia opinio krom gradoj de kulpeco en la opinio de homo; sed kiel ajn bagatela ĉi tiu aŭ tiu malprava ago povas ŝajni en la okuloj de homoj, neniu peko estas malgranda en la vido de Dio. La juĝo de la homo estas partia, neperfekta; sed Dio taksas ĉiujn aĵojn kiel ili vere estas. La ebrianto estas malestimita kaj estas dirita ke lia peko eksterbaros lin de la ĉielo; dum fiero, egoismo, kaj avideco tro ofte pasas neriproĉitaj Sed ĉi tiuj estas pekoj, kiuj estas aparte malplaĉaj al Dio; ĉar ili estas kontraŭ la bonvolo de Lia karaktero, de tiu neegoisma amo kio estas la ĝusta atmosfero de la nefalinta universo. Tiu kiu falas en iujn el la pli egaj pekoj eble sentas senton de sia honto kaj malriĉego kaj sia bezono de la graco de Kristo; sed la fiero sentas nenian bezonon, kaj do ĝi fermas la koron kontraŭ Kristo, kaj la senlimaj benoj kiujn Li venis por donaci. PAK 15.3
La malfeliĉa impostisto kiu preĝis, “Ho Dio, estu favora al mi pekulo” (Luko 18:13) rigardis sin kiel tre malbona viro, kaj aliaj rigardis lin same, sed li sentis sian bezonon, kaj kun sia ŝarĝo de kulpo kaj honto li venis antaŭ Dio, petante por Lia favoro. Lia koro estis malferma por la Spirito de Dio fari ĝian afablan laboron, kaj liberigi lin de la forto de peko. La fanfarona, memvirta preĝo de la fariseo montris ke lia koro estis ferma kontraŭ la influo de la Sankta Spirito. Pro sia distanco de Dio li havis nenian senton de sia propra malpurigo, kontraste kun la perfekteco de la dia sankteco. Li sentis nenian bezonon, kaj li ricevis nenion. PAK 16.1
Se vi vidas vian pekecon, ne atendu plibonigi vin. Kiom da personoj opinias ke ili ne estas sufiĉe bonaj por veni al Kristo. Ĉu vi esperas pliboniĝi per viaj propraj penoj? “Ĉu negro povas ŝanĝi sian haŭton aŭ leopardo siajn makulojn? tiel ankaŭ vi, ĉu vi povas fari bonon, alkutimiĝinte al malbono?” Jeremia 13:23. Estas helpo por ni nur en Dio. Ni devas ne atendi por pli fortaj persvadoj, por pli bonaj ŝancoj au por pli sanktaj humoroj. Ni povas fari nenion per ni. Ni devas veni al Kristo ĝuste kiel ni estas. PAK 16.2
Sed neniu trompu sin kun la penso ke Dio, en Lia granda amo kaj favoro ankoraŭ savos eĉ la reĵetantoj de Lia graco. La treega pekeco de peko povas esti taksata nur en la lumo de la kruco. Kiam homoj urĝigas ke Dio estas tro bona elĵeti la pekulon, ili rigardu al Kalvario. Estas pro la fakto ke estas nenia alia vojo en kio homaro povos esti savata, ĉar sen ĉi tiu ofero estas neeble por la homa raso liberiĝi de la malpuriga forto de peko, kaj restariĝi al komuniko kun sanktuloj — neeble por ili renove fariĝi partoprenantoj de spirita vivo — estas pro la fakto de ĉi tio ke Kristo prenis la kulpon de la malobeantoj sur Sin, kaj suferis anstataŭ la pekulo. La amo kaj sufero kaj morto de la Filo de Dio ĉiuj atestas al la terura grandego de peko, kaj deklaras ke estas nenia libereco de ĝia forto, nenia espero de eterna vivo, sed per la cedo de la animo al Kristo. PAK 16.3
La senpentuloj iam senkulpigas sin dirante de pretendantaj Kristanoj, “Mi estas tiel bona kiel ili estas. Ili estas ne pli abnegaciaj, sobraj aŭ singardaj en ilia konduto ol mi estas. Ili amas plezuron kaj memindulgon tiel multe kiel mi amas tiujn.” Tiel ili faras ln difektojn de aliaj, preteksto por sia propra malatento de devo. Sed la pekoj kaj difektoj de aliaj ne senkulpigas iun ajn; ĉar la Sinjoro ne donis al ni eraradan homan modelon. La senmakula Filo de Dio donaciĝis kiel nia ekzemplero, kaj tiuj kiuj plendas pri la malprava direkto de pretendantaj kristanoj estas la personoj kiuj devus montri pli bonajn vivojn kaj pli noblajn ekzemplerojn. Se ili posedas tiel altnivelan koncepton de kia devus esti kristano, ĉu ne ilia propra peko estas tiom pli granda? Ili scias tion kio estas prava, sed rifuzas fari ĝin. PAK 17.1
Singardu kontraŭ prokrastado. Ne prokrastu la taskon de forlasante viajn pekojn, kaj elserĉante purecon de koro per Jesuo. Ĉi tie estas kie miloj da miloj eraris, ĝis ilia eterna perdo. Mi ne tie ĉi longe traktados pri la mallongo kaj necerto de vivo; sed estas terura danĝero — danĝero ne sufiĉe komprenata — prokrastante cedi al la peteganta voĉo de la Sankta Spirito de Dio, elektante vivi en peko; ĉar ĉi tiu prokrasto efektive estas tia. Oni povas sin indulgi per peko kiel ajn malgrande taksita, nur riski pereon de senlima perdo. Kion ni ne venkas tio venkos nin, kaj elfaros nian detruon. PAK 17.2
Adamo kaj F.va konvinkis sin ke pri tiel malgranda afero kiel mangante de la nepermesata frukto, ke ne rezultos tiaj teruraj sekvaĵoj kiaj Dio estis deklarintaj. Sed ĉi tiu malgranda afero estis la malobeo de la neŝanĝebla kaj sankta leĝo de Dio, kaj ĝi disigis la homon de Dio, kaj malfermis la kluzojn de morto kaj netaksebla malgajo sur nian mondon. Epoko post epoko daŭranta krio de funebro supreniris de nia tero, kaj la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras, pro la rezulto de la malobeo de la homo. La Ĉielo mem sentis la efikojn de lia ribelo kontraŭ Dio. Kalvario staras kiel memoraĵo de la mirega ofero bezonita por kompensi por la malobeo de dia leĝo. Ni ne rigardu pekon kiel bagatelaĵon. PAK 17.3
Ĉiu ago de peko, ĉiu malatento aŭ reĵeto de la korfavoro de Kristo reagas sur vi mem; nuntempe ĝi obstinigas la koron, malvirtigas la volon, sensentigas la komprenon, kaj faras vin ne nur malpli inklina cedi, sed malpli kapabla de cedo, al la sentema petego de la Sankta Spirito de Dio. PAK 18.1
Multaj nuntempe trankviligas agitatan konsciencon per la penso ke ili povas ŝanĝi vojon de malbono kiam ili volas ŝanĝi; ke ili povas petoli ĉirkaŭ la invitoj de indulgo, kaj ankoraŭ ree kaj renove estu impresitaj. Ili opinias ke post farante ofendon kontraŭ la Spirito de korfavoro, post ĵetante sian influon sur la flankon de Satano, en momento de terura bezonego ili povas ŝanĝi sian direkton. Sed ĉi tio estas ne tiel facile farita. La travivo, la eduko, de vivdaŭro, tiel plene estis muldinta la karakteron ke malmultaj tiam deziras ricevi la figuron de Jesuo. PAK 18.2
Eĉ unu malprava trajto de karaktero, unu peka deziro, persiste ŝatigita, fine nuligos la tutan forton de la evangelio. Ĉiu peka sinindulgo fortigas la malinklinon de la animo kontraŭ Dio. La homo kiu elmontras malkredan maltimecon, aŭ flegman indiferenton pri la dia vero, nur rikoltas tion, kion li mem semis. En la tuta Biblio ne estas pli timiga averto kontraŭ ludante kun malbono ol la vortoj de la saĝulo, ke la pekulon “liaj propraj malbonfaroj enkaptos” (La Sentencoj de Salomono 5:22). PAK 18.3
Kristo estas preta liberigi nin de peko, sed Li ne devigas la volon, kaj se per persista peko la volo mem nepre tute volas malbonon, kaj ni ne havas deziron esti liberigataj, se ni rifuzas akcepti Lian gracon, kion plian Li povas fari? Ni detruis nin per nia firma reĵeto de Lia amo. “Jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo.” 2 Korintanoj 6:2. “Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, ne obstinigu vian koron.” Hebreoj 3:7,8. PAK 18.4
“Homo vidas tion, kio estas antaŭ la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron” (1 Samuel 16:7) — la homa koro, kun ĝiaj konfliktaj emocioj de ĝojo kaj malĝojo; la vaga, kapricema koro, kiu estas la loĝejo de tiom da malpuro kaj trompo. Li konas ĝiajn motivojn, ĝiajn verajn intencojn kaj celojn. Iru al Li kun via animo tute makulata kiel ĝi estas. Kiel la psalmisto ĵetu ĝiajn kamerojn malfermitaj al la okuloj kiuj vidas ĉion, ekkriante, “Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; provu min kaj sciu miajn pensojn. Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.” La Psalmaro 139:23,24. PAK 19.1
Multaj akceptas intelektan religion, formon de dieco, dum la koro ne puriĝas. Estu via preĝo, “Koron puran kreu al mi, ho Dio, kaj spiriton fidelan novigu en mi.” La Psalmaro 51:10. Vere traktu vian propran animon. Estu tiel serioza, tiel persista, kiel vi estus se via mortema vivo estas riskita. Tio ĉi estas afero kiu devas esti decidita inter Dio kaj la propra animo, decidita por eterneco. Supoza espero, kaj nenio alia montriĝos via ruiniĝo. PAK 19.2
Studu la Vorton de Dio preĝante. Tiu Vorto prezentas antaŭ vi, en la leĝo de Dio kaj la vivo de Kristo, la grandajn principojn de sankto, “sen kiu neniu vidos la Sinjoron” (Hebreoj 12:14). Ĝi konvinkas pri peko; ĝi klare malkaŝas la vojon de savo. Atentu ĝin, kiel la voĉo de Dio parolante al via animo. PAK 19.3
Dum vi vidas la abomenon de peko, dum vi vidas vin kiel vi vere estas, ne cedu al malespero. Estis pekuloj kiujn Kristo venis savi. Ni ne bezonas repacigi Dion al ni sed — ho mirinda amo! — Dio per Kristo estas “repacigante la mondon al Si.” (2 Korintanoj 5:19). Li amindumas per Sia sentema amo la korojn de Siaj erarantaj infanoj. Nenia tera gepatro povis esti tiel pacienca al la difektoj kaj eraroj de siaj infanoj kiel Dio estas al tiuj kiujn Li penas savi. Neniu povus petegi pli senteme kun la pekulo. Neniaj homaj lipoj iam ajn elverŝis pli sentemajn petegojn al la vaganto ol Li elverŝas. Ĉiuj Liaj promesoj, Liaj avertoj, estas nur la spirado de nedirebla amo. PAK 19.4
Kiam Satano venis diri al vi ke vi estas granda pekulo, suprenrigardu vian Reaĉetanton, kaj parolu pri Liaj meritoj. Tio kio helpos vin estas fidi al Lia lumo. Konfesu vian pekon, sed diru al la malamiko ke “Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn” (1 Timoteo 1:15), kaj ke vi povas esti savata per Lia senkompara amo. Jesuo demandis de Simon demandon pri du ŝuldantoj. Unu ŝuldis al sia sinjoro malgrandan sumon, kaj la alia ŝuldis al li tre grandan sumon; sed li pardonis al ambaŭ kaj Kristo demandis de Simon kiu ŝuldanto amos sian sinjoron pli. Simon respondis, “Tiu, mi supozas, al kiu li pardonis la pli grandan ŝuldon.” Luko 7:43. Ni estis grandaj pekuloj, sed Kristo mortis ke ni povas esti pardonitaj. La meritoj de Lia ofero estas ŝuficaj prezenti al la Patro por ni. Tiuj al kiuj Li pardonis plej multon plej amos Lin kaj staros plej proksime al Lia trono laŭdi Lin pro Lia granda amo kaj senlima ofero. Estas kiam ni plej tute komprenas la amon de Dio ke ni plej bone elkomprenas la pekecon de peko. Kiam ni vidas la longon de la ĉeno kiu malleviĝis por ni, kiam ni komprenas ion de la senlima ofero kiun Kristo faris por ni, la koro fandiĝas kun sentemo kaj pento. PAK 20.1