Feliĉo Estas

2/13

LA BEZONO DE LA PEKANTO POR KRISTO

LA HOMO unue dotiĝis per noblaj povoj kaj bonekvilibriga menso. Li estis perfekta en sia korpo, kaj en harmonio kun Dio. Liaj pensoj estis puraj, liaj celoj sanktaj. Sed pro malobeo liaj povoj pervertiĝis kaj egoismo prenis la lokon de amo. Lia karaktero tiel malfortiĝis pro peko ke estis neeble por li, en lia propra forto rezisti la forton de malbono. Li kaptiĝis per Satano, kaj restus tiel ĉiam se Dio ne aparte intervenis. Estas la celo de la tentanto malhelpi la dian planon en la kreo de homo, kaj plenigi per malĝojo kaj ruiniĝo la teron. Kaj li almontrus al la tuto da ĉi tiu malbono kvazaŭ ĝi estus la rezulto de la laboro de Dio kreante la homon. PAK 6.1

En sia senpeka stato, la homo partoprenis ĝojan komunikon kun Tiu “en kiu estas kaŝitaj ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj de scio.” Koloseanoj 2:3. Sed post sia peko, li ĉesis trovi ĝojon en sankteco, kaj li serĉis malkaŝi de la ĉeesto de Dio. Tio estas ankoraŭ la stato de la nerenovigita koro. Ĝi ne estas en harmonio kun Dio, kaj trovas neniun ĝojon en komuniko kun Li. La pekanto ne povas esti feliĉa en la ĉeesto de Dio kaj li retiriĝas de la kuniĝo de sanktaj estuloj. Se li estus permesita enveni la Ĉielon, ĝi havus neniun ĝojon por li. La atmosfero de malegoisma amo kio regas tie — ĉiu koro respondante al la koro de Senlima Amo — tuŝus neniun respondantan akordon en lia animo. Liaj pensoj, liaj interesoj, liaj motivoj, estus fremdaj al tiuj kiuj instigas la senpekajn loĝantojn tie. Li estus malakorda tono en la melodio de la Ĉielo. La Ĉielo estus al li loko de torturo; li sopirus kaŝigi de Tiu, kiu estas ĝia lumo, kaj la centro de ĝia ĝojo. Estas nenia arbitra dekreto sur la parto de Dio kio eksterbaras la malbonularojn el la Ĉielo: ili malfermiĝas ekstere per sia propra netaŭgeco por ĝia kuniĝeco. La gloro de Dio estus al ili konsumanta fajro. Ili bonvenigus detruon, ke ili povas kaŝiĝi de la vizago de Tiu kiu mortis regajni ilin. PAK 6.2

Estas neeble por ni, per ni mem, liberiĝi el la truo de peko en kion ni fundeniĝis. Niaj koroj estas malbonaj kaj ni ne povas ŝanĝi ilin. “Ĉu povas purulo deveni de malpurulo? Neniu.” Ijob 14:4. “La intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, car ĝi ne obeas al la lego de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei.” Romanoj 8:7. Klereco, kulturo, la uzo de la volo, homa peno, ĉiu havas sian propran sferon sed ĉi tie ili estas senpovaj. Ili povas aperigi eksteran pravecon de konduto, sed ili ne povas ŝangi la koron; ili ne povas purigi la fontojn de vivo. Devas esti potenco laboranta de interne, nova vivo de supro antaŭ ol homoj povas ŝanĝiĝi de peko al sankteco. Tiu potenco estas Kristo. Lia graco sola povas vivigi la senvivajn kapablojn de la animo, kaj altiri ĝin al Dio, al sankteco. PAK 7.1

La Savanto diris, “Se homo ne estas denove naskita,” se li ne ricevos novan koron, novajn dezirojn, celojn kaj motivojn kondukante al nova vivo, “li ne povas vidi la regnon de Dio.” Johano 3:3. La ideo ke estas necese nur evoluigi la bonon kiu nature ekzistas en homaro, estas pereiga trompo. “La natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; ĉar ili estas por li malsaĝeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas juĝataj spirite.” 1 Korintanoj 2:14. “Ne miru, ke mi diris al vi: Vi devas esti denove naskitaj.” Johano 3:7. Pri Kristo estas skribite, “En Li estis la vivo, kaj la vivo estis la lumo de la homoj,” (Johano 1:4) — la sola nomo sub la Ĉielo, “donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.” La Agoj 4:12. PAK 7.2

Ne sufiĉas ekvidi la indulgecon de Dio, vidi la bonvolon, la patran sentemon de Lia karaktero. Ne sufiĉas percepti la saĝon kaj justecon de Lia lego, percepti ke ĝi estas bazita sur la eterna principo de amo. Paŭlo la apostolo komprenis ĉion ci kiam li ekkriis, “Mi konsentas al la leĝo, ke ĝi estas bona.” “La ordono estas sankta kaj justa kaj bona.” Romanoj 7:16,12. Sed li aldiris, en la amareco de sia animodolorego kaj malespero, “Mi estas karna, vendite sub pekon.” Romanoj 7:14. Li sopiris la purecon, la virton, al kiuj per si mem, li estis senpova atingi kaj ekkriis, “Ho ve, mi malfeliĉulo! kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto?” Romanoj 7:24. Tiel estas la krio kio supreniris de ŝarĝitaj koroj en ĉiuj landoj kaj en ĉiuj epokoj . Al ĉio, estas nur unu solvo “Jen la Ŝafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!” Johano 1:29. PAK 8.1

Multaj estas la figuroj per kiuj la Spirito de Dio serĉis ilustri ĉi tiun veron kaj klarigi ĝin al animoj kiuj sopiras liberiĝi de la ŝarĝo de kulpeco. Kiam, post sia peko de trompante Esavon, Jakobo forkuris el la hejmo de sia patro li estis pezata malsupren per sento de kulpeco. Soleca kaj elpelita kiel li estis, disigita de ĉio kio karigis vivon, la sola penso kiu super ĉiuj aliaj premis sur lian animon, estis la timo ke lia peko sekcis lin de Dio, ke li estis forlasita de la Ĉielo. Li malgaje kuŝiĝis ripozi sur la senkovra tero, ĉirkaŭ li nur la solecaj montetoj, kaj super li, la Ĉieloj helaj kun steloj. Dum li dormis, stranga lumo rompis trans lia vido; kaj jen, de la ebenaĵo sur kio li kuŝis, grandegaj ombraj ŝtupoj ŝajnis konduki supren ĝis la pordegoj mem de la Ĉielo kaj sur ĝi anĝeloj de Dio preterpasis supren kaj malsupren; dum, el la gloro supra, la dia voĉo estis aŭdigita en komunikaĵo de konsolo kaj espero. Tiel sciiĝis al Jakobo tio kio satigis la bezonon kaj sopiron de lia animo — Savanto. Kun ĝojo kaj dankeco li vidis vojon malkaŝitan per kio li, pekanto, povis restariĝi al komuniko kun Dio. La mistika ŝtupetaro de lia sonĝo reprezentis Jesuon, la sola perilo de komuniko inter Dio kaj la homo. PAK 8.2

Ĉi tio estis la sama figuro al kio Kristo aludis en Lia interparolado kun Natanael, kiam Li diris, “Vi vidos la ĉielon malfermita kaj la anĝelojn de Dio suprenirantaj kaj malsupreniranta sur la Filon de homo.” Johano 1:51. En la apostatiĝo, la homo fremdigis sin de Dio; la tero estis sekcita de la Ĉielo. Trans la abismo kio kuŝis inter ili, povis esti neniu komuniko. Sed per Kristo, la tero denove ligas kun la Ĉielo. Per Siaj propraj meritoj, Kristo pontumis la abismon kion peko faris, por ke la servantaj anĝeloj povas teni komunikon kun la homo. Kristo kunigis falintan homaron en ĝiaj malforteco kaj senpovo per la Fonto de senlima forto. PAK 8.3

Sed estas vanaj la homaj revoj de progreso, vanaj ĉiuj penoj por la altiĝo de homaro, se ili malatentas la solan fonton de espero kaj helpo por la falinta raso. “Ĉiu bona donaĵo kaj perfekta donaco” (Jakobo 1:17) estas de Dio. Estas nenia vera bonegeco de karaktero krom Li. Kaj la sola vojo al Dio estas Kristo. Li diris, “Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi” Johano 14:6. PAK 9.1

La koro de Dio sopiras al Liaj teraj infanoj kun amo pli forta ol morto. Cedante Sian Filon, Li elverŝis al ni la tutan ĉielon en unu donaco. La vivo kaj morto kaj pledado de la Savanto, la servo de la anĝeloj, la petado de la Spirito, la Patro laborante super kaj tra ĉio, la senĉesa intereso de ĉielaj estuloj — ĉiuj estas varbataj por la regajno de la homo. PAK 9.2

Ja, ni meditu la mirigegan oferon, kio fariĝis por ni! Ni penu ŝati la laboron kaj energion kion la Ĉielo elspezas regajni la perdulojn, kaj realvenigi ilin al la domo de la Patro. Motivoj pli fortaj, kaj periloj pli potencaj, ne povas veniĝi en funkciadon; la superaj premioj por bonfarado, la ĝuo de la Ĉielo, la kuniĝo de la anĝeloj, la komuniko kaj amo de Dio kaj Lia Filo, la altiĝo kaj etendo de ĉiuj niaj kapabloj tute tra eternaj epokoj — ĉu ĉi tiuj ne estas grandegaj stimuloj kaj kuraĝiĝoj por urĝigi nin doni la servon de la amanta koro al nia Kreinto kaj Regajnanto? PAK 9.3

Kaj sur la alia flanko, la juĝoj de Dio deklaritaj kontraŭ peko, la neevitebla puno, la malnobleco de nia karaktero, kaj la fina detruo, estas prezentitaj en la Vorto de Dio por averti nin kontraŭ la servo de Satano. PAK 9.4

Ĉu ni ne rigardu la indulgon de Dio? Kion pluan Li povas fari? Ni metu nin en la pravan rilaton al Tiu kiu amis nin per mirigega amo. Ni profitu la perilojn kiuj provizis por ni ke ni povas aliiĝi en Lian similecon, kaj restariĝi al kuniĝo kun la servantaj anĝeloj, al akordo kaj komuniko kun la Patro kaj la Filo. PAK 9.5