Feliĉo Estas

4/13

KONFESO

“KIU KAŜAS siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.” I,a Sentencoj de Salomono 28:13. PAK 21.1

La kondiĉoj por akirante indulgon de Dio estas simplaj kaj justaj kaj raciaj. La Sinjoro ne postulas ke ni faru iun gravegan aĵon por ke ni povos akiri pnrdonon de peko. Ni ne bezonas fari longajn kaj tedajn pilgrimojn aŭ suferi doloran pentpunon, por rekomendi niajn animojn al la Dio de la Ĉielo aŭ elpagi niajn pekojn; sed tiu kiu konfesas kaj forlasas sian pekon estos pardonita. PAK 21.2

La apostolo diras, “Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj preĝu unu por la alia, por ke vi resaniĝu.” Jakobo 5:16. Konfesu viajn pekojn al Dio, ĉar nur Tiu povas pardoni ilin, kaj viajn difektojn unu al la alia. Se vi ofendas vian amikon aŭ proksimulon, vi konfesu vian malpravon, kaj estas lia devo volonte pardoni al vi. Tiam vi serĉu la pardonon de Dio, pro la fakto ke la frato kiun vi vundis estas posedo de Dio, kaj vundante lin vi pekis kontraŭ lia Kreinto kaj Reaĉetanto. La proceso alveniĝas antaŭ la sole vera Interulo, nia granda Alta Pastro, kiu estis “tentita en ĉio tiel same, tamen sen peko,” kiu “povas simpatii kun niaj malfortaĵoj” (Hebreoj 4:15), kaj povas purigi de peko ĉiun makulon de abomeneco. PAK 21.3

Tiuj kiuj ne humiligis siajn animojn antaŭ Dio konfesante sian kulpon ankoraŭ ne plenumas la unuan kondicon de akcepto. Se ni ne travivis tiun penton kiun oni ne bedaŭras, kaj ne kun vera humilo de animo kaj rompeco de spirito konfesis niajn pekojn, abomenante nian abomenecon, ni neniam vere serĉis la pardonon de peko; kaj se ni neniam serĉis, ni neniam trovis la pacon de Dio. La sola rezono kial ni ne havas forigon de pekoj kiuj estas estintaj estas ke ni ne estas volontaj humiligi niajn korojn kaj konsenti pri la kondiĉoj de la vorto de vero. Preciza instruo doniĝis pri ĉi tiu afero. Konfeso de peko, ĉu publika ĉu privata, devus esti korsenta, kaj volonte esprimita. Tio devus ne esti urĝita el la pekulo. Ĝi devus ne fariĝi frivola kaj senzorga, aŭ devigata el tiuj kiuj havas nenian elkomprenantan senton de la abomena karaktero de peko. La konfeso kiu estas la elverŝado de la plej interna animo trovas ĝian vojon al la Dio de senlima kompato. La psalmisto diras, “Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita; Kaj la spirite suferantajn Li helpas.” La Psalmaro 34:18. PAK 21.4

Vera konfeso ĉiam estas de preciza karaktero, kaj konfesas apartajn pekojn. Ili eble estas de tia naturo kia estas veniĝi antaŭ nur Dio; ili eble estas malpravaĵoj kiuj devas esti konfesataj al individuoj kiuj suferis vundon per ili; aŭ ili eble estas de publika karaktero kaj devas esti publike konfesataj. Sed ĉiu konfeso devas esti preciza kaj trafa, konfesante la pekojn mem pri kiuj vi kulpas. PAK 22.1

En la tagoj de Samuelo, la Izraelidoj vagis for de la Dio. Ili suferis la sekvaĵojn de peko; pro la fakto ke ili perdis sian fidon sur Dio, perdis sian percepton de Lia povo kaj saĝeco regi la nacion, perdis sian konfidon en Lia kapablo defendi kaj pravigi Lian aferon. Ili forturnis de la granda Reganto de la universo, kaj deziris esti regataj kiel la nacioj ĉirkaŭ ili. Antaŭ ol ili trovis pacon ili faris ĉi tiun precizan konfeson: “Al ĉiuj niaj pekoj ni aldonis ankoraŭ malbonagon per tio, ke ni petis por ni reĝon.” 1 Samuel 12:19. La sama peko de kiu ili kulpiĝis devis esti konfesata. Ilia maldankeco subpremis iliajn animojn, kaj sekcis ilin for de la Dio! PAK 22.2

Konfeso ne estos akceptinda al Dio sen sincera pento kaj reformo. Devas esti sendubeblaj ŝanĝoj en la vivo; ĉio malplaĉa al Dio devas esti forprenata. Ĉi tiu estos la rezulto de vera malgoĵo por peko. La laboro kion ni devas fari flanke ĉe ni klare elmetiĝas antaŭ ni: “Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj, ĉesu malbonagi. Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino.” Jesaja 1:16,17. “Se la malvirtulo redonos la garantiaĵon, repagos la rabitaĵon, agados laŭ la leĝoj de la vivo, ne farante malbonagojn: tiam li restos vivanta kaj ne mortos.” Jeĥezkel 33:15. Paŭlo diras parolante de la laboro de pento: “Jen kian zorgemon tiu sama malĝojo laŭ Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron, plue kian venĝon! En ĉio vi elmontris vin puraj pri la afero.” 2 Korintanoj 7:11. PAK 22.3

Kiam peko nuligis la moralajn perceptojn, la malbonagulo nek perceptas la difektojn de sia karaktero, nek elkomprenas la abomenon de la malbono kiun li faris; kaj krom se li cedas al la konvinka potenco de la Sankta Spirito, tiam li restas en parta blindeco al sia peko. Liaj konfesoj ne estas sinceraj kaj fervoraj. Al ĉiu konfeso de sia kulpo aldonas apologion por senkulpigi sian vojon, deklarante ke se ne okazis iuj cirkonstancoj li ne farus ĉi tion aŭ tion, pro kiu li estis riproĉita. PAK 23.1

Post Adam kaj Eva manĝis de la nepermesata frukto, ili pleniĝis de sento de honto kaj timego. Unue ilia sola penso estis kiel senkulpigi sian pekon, kaj eviti la timigitan kondamnon al morto. Kiam la Sinjoro enketis pri ilia peko, Adam respondis, metante la kulpon parte sur Dion kaj parte sur sian kunulon: “La edzino, kiun Vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis.” La virino metis la kulpon sur la serpenton, dirante, “La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis.” Genezo 3:12,13. Kial vi kreis la serpenton? Kial vi permesis ke li eniru Eden? Ĉi tiuj demandoj estis implikataj en ŝia senkulpigo por ŝia peko, tiel debetante Dion per la respondo de ilia falo. La spirito de memjustigo estiĝis en la patro de mensogoj, kaj tion ĉiuj el la filoj kaj filinoj de Adam elmontris. Konfesojn de ĉi tiu klaso ne inspiris la dia Spirito, kaj tiuj ne estas akceptitaj al Dio. Vera pento kondukos la homon mem porti sian kulpon kaj konfesi ĝin sen trompo aŭ hipokriteco. Kiel la malfeliĉa impostisto, ne levante tiom kiel siajn okulojn ĝis la Ĉielo, li krios, “Ho Dio, estu favora al mi pekulo,” kaj tiuj kiuj ja konfesas sian kulpon estos justigitaj; pro la fakto ke Jesuo pledos Sian sangon pro la penta animo. PAK 23.2

La ekzempleroj en la Vorto de Dio de vera pento kaj humilo malkaŝas spiriton de konfeso en kiu estas nenia senkulpigo por peko, aŭ peno de memjustigo. Paŭlo ne serĉis ŝirmi sin; li koloris la pekon en ĝia plej malpala koloro, ne penante malpliigi sian kulpon. Li diras “Multajn el la sanktuloj en karcerojn mi enŝlosis, ricevinte de la ĉefpastroj la aŭtoritaton, kaj ĉe ilia mortigado mi ilin per voĉdono kondamnis. Kaj punante ilin tre ofte en ĉiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasflemi; kaj forte furiozante kontraŭ ili, mi persekutis ilin eĉ ĝis fremdaj urboj.” La Agoj 26:10,11. Li ne hezitas deklari ke “Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la ĉefa.” 1 Timoteo 1:15. PAK 24.1

La humila kaj rompita koro, subigita per vera pento, ŝatos ion de la amo de Dio kaj de la kosto de Kalvario; kaj kiel filo konfesas al amanta patro, tiel la vere penta homo venigos ĉiujn siajn pekojn antaŭ Dio. Kaj estas skribite, “Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigu de ĉia maljusteco.” Johano 1:9. PAK 24.2

LA AMIKO TROVITA
Amikon karan trovis mi!
Li amis min fremdulon;
Per aminfluo tiris min,
Volontan katenulon!
Kaj tiu ĉeno ĉe la kor’
Rompiĝos ja neniam,
Ĉar mi al li, kaj li al mi,
Ligiĝas nun kaj ĉiam.
Amikon karan trovis mi!
Por mi li suferadis;
Eternan vivon donis li,
Sin mem li oferadis.
Nenion propra nomas mi,
Nenio estas mia;
Per koro, forto, vivo, mi
Por ĉiam estos lia.

Amikon karan trovis mi!
Fidinda Konsilanto,
Eterne sama restas li,
Potenca Defendanto.
Per kia malamiko nun
Disiĝos amo nia?
Per vivo, mort', infero? Ne!
Mi restos ĉiam lia. W.A. Leach
PAK 24.3