Feliĉo Estas

13/13

ĜOJANTE EN LA SINJORO

LA INFANOJ de Dio estas vokitaj esti reprezentantoj de Kristo, elmontrantaj la bonecon kaj kompaton de la Sinjoro. Kiel Jesuo malkaŝis al ni la veran karakteron de la Patro, tiel ni estas malkaŝi Kriston al mondo kiu ne konas Lian kompatan, indulgan amon, “Kiel Vi Min sendis en la mondon,” diris Jesuo, “tiel ankaŭ Mi ilin sendis en la mondon.” “Mi en ili, kaj Vi en Mi; ... por ke la mondo sciu, ke Vi Min sendis.” Johano 17:18,23. La apostolo Paŭlo diras al la disĉiploj de Jesuo, “Vi montriĝis, ke vi estas letero de Kristo,” “konata kaj legata de ĉiuj.” Korintanoj 3:3,2. En ĉiuj el Siaj infanoj, Jesuo sendas leteron al la mondo. Se vi estas sekvanto de Kristo, Li sendas en vi leteron al la familio, la vilaĝo, la strato, kie vi loĝas. Jesuo, loĝanta en vi, deziras paroli al la koroj de tiuj kiuj ne konas Lin. Eble ili ne legas la Biblion, aŭ ne aŭdas la voĉon kiu parolas al ili en ĝiaj paĝoj; ili ne vidas la amon de Dio per Liaj elfaroj. Sed se vi estas vera reprezentanto de Jesuo, povas esti ke, per vi, ili estos kondukitaj kompreni ion el Lia boneco kaj esti allogitaj ami kaj servi Lin. PAK 80.1

Kristanoj estas metitaj kiel lumportantoj sur la vojo al la Ĉielo. Ili estas reflekti al la mondo la lumon brilanta sur ili de Kristo. Ilia vivo kaj karaktero devus esti tiel ke per ili aliaj gajnos pravan koncepton de Kristo kaj de Lia servo. PAK 80.2

Se ni ja reprezentas Kriston, ni faros Lian servon aperi alloga, kiel ĝi vere estas. Kristanoj kiuj kolektas melankolion kaj malĝojon al siaj animoj, kaj murmuras kaj plendas, donas al aliaj malveran reprezenton de Dio kaj la krista vivo. Ili donas la impreson ke ne plaĉas al Dio havi Liajn infanojn ĝojaj, kaj en ĉi tiu ili portas malveran ateston kontraŭ nia ĉiela Patro. Satano ĝojegas kiam li povas konduki la infanojn de Dio en malkredon kaj malesperon. Li plezuriĝas vidi nin malfidantaj Dion, dubantaj Liajn volontecon kaj kapablon savi nin. Li amas havi nin senti ke la Sinjoro faros al ni malutilon per Siaj providencoj. Estas la laboro de Satano reprezenti la Sinjoron kiel mankanta kompaton kaj indulgon. Li misdiras la veron rilate al Li. Li plenigas la imagon kun malveraj ideoj pri Dio; kaj anstataŭ fiksante la atenton sur la vero rilate al nia ĉiela Patro, ni ankaŭ ofte fiksas niajn mensojn sur la misreprezentoj de Satano kaj malhonoras Dion malfidante Lin kaj murmurante kontraŭ Li. Satano ĉiam serĉas fari la religian vivon unu de melankolio. Li deziras ke ĝi aperu laciga kaj malfacila; kaj kiam la Kristano prezentas en sia propra vivo ĉi tiun vidon de religio, li per sia malkredo, subtenas la malveron de Satano. PAK 80.3

Multaj, iradante laŭ la vojo de vivo, daŭre emfazigas siajn erarojn kaj malsukcesojn kaj malkontentiĝojn kaj iliaj koroj pleniĝas kun malĝojo kaj malkuraĝigo. Dum mi estis en Eŭropo, fratino kiu estis farinta ĉi tion, kaj estis en profunda ĉagreno, skribis al mi, petante por iu vorto de kuraĝigo. Je la nokto, post mi legis ŝian leteron, mi sonĝis ke mi estis en ĝardeno, kaj unu kiu ŝajnis esti la posedanto de la ĝardeno kondukis min laŭ ĝiaj vojoj. Mi estis kuniganta la florojn kaj ĝuanta ties aromon, kiam ĉi tiu fratino, kiu estis promenanta laŭ mia flanko, vokis mian atenton al iuj malbelaj sovaĝaj rozoj kiuj estis malhelpantaj ŝian vojon. Tie ŝi estis funebrante kaj malĝojante. Ŝi promenis ne laŭ la piedvojo sekvante la gvidanton, sed promenis inter la sovaĝaj rozoj kaj dornoj. “Ho ve,” ŝi funebris, “Ĉu ne estas domaĝe ke ĉi tiu ĝardeno estas malbonigita per dornoj?” Tiam la gvidanto diris, “lasu la dornojn solaj, ĉar ili nur vundos vin. Kunigu la rozojn, la liliojn, kaj la diantetojn.” PAK 81.1

Ĉu ne estis iuj helaj punktoj en via vivsperto? Ĉu vi ne havis iujn karegajn periodojn kiam via koro batis kun ĝojo en respondo al la Spirito de Dio? Kiam vi rerigardas en la ĉapitrojn de via vivsperto ĉu vi ne trovas iujn plezurigajn paĝojn? Ĉu ne la promesoj de Dio estas, kiel la aromaj floroj, kreskantaj apud via vojo sur ĉiu flanko? Ĉu vi ne permesos ilian belecon kaj dolĉon plenigi vian koron kun ĝojo? PAK 82.1

La sovaĝaj rozoj kaj dornoj nur vundos kaj malĝojigos vin; kaj se vi kunigos nur tiujn aĵojn, kaj prezentas ilin al aliaj, ĉu vi ne, krom mem malrespektanta la bonon de Dio, estas malhelpanta tiujn ĉirkaŭ vi de iradantaj en la vojo de vivo? PAK 82.2

Ne estas saĝe kunigi kune ĉiujn el la malplezurigaj memoroj de estinta vivo, — ĝiaj malbonoj kaj malkontentigoj, — priparoli ilin kaj funebri pri ili ĝis ni estas supervenkitaj per malespero. Malespera animo estas plena kun mallumo, elfermigata la lumon de Dio de sia propra animo kaj ĵetas ombron sur la vojo de aliaj. PAK 82.3

Danku Dion por la belaj bildoj kiujn Li prezentis al ni. Ni kunigu kune la benitajn certigojn de Lia amo, ke ni povas rigardi ilin daŭre. Estas la Filo de Dio forlasante la tronon de Sia patro, restante Sian diecon kun homeco, ke Li povis savi la homon de la potenco de Satano; estas Lia triumfo por ni, malfermante la Ĉielon al homoj, malkaŝante al homa vido la ĉeestan ĉambreton kie la Dieco malvualas Sian gloron; estas la falanta raso suprenlevita de la truo de ruinigo en kiun peko plonĝigis ĝin, kaj revenigita en kunigon kun la senlima Dio, kaj elportinta la dian provon per fido en nia Regajnanto, vestita en la virto de Kristo, kaj ekzaltita al Lia trono — ĉi tiuj estas la bildoj kiujn Dio deziras ke ni primeditu. PAK 82.4

Kiam ni ŝajnas dubi la amon de Dio kaj malfidi Liajn promesojn ni malhonoras Lin kaj ĉagrenas Lian Sanktan Spiriton. Kiel sentus patrino se ŝiaj infanoj konstante plendis pri ŝi, precize kiel se ŝi ne intencis bonon al ili, kiam la peno de ŝia tuta vivo estis antaŭenigi iliajn interesojn kaj doni al ili komforton? Supozu ke ili dubus ŝian amon; tio rompus ŝian koron. Kiel iu ajn gepatro sentus esti tiel traktata per siaj infanoj? Kaj kiel povas nia ĉiela Patro rigardi nin kiam ni malfidas Lian amon, kio kondukis Lin doni Lian sole-naskitan Filon ke ni povas havi vivon? La apostolo skribas, “Ĉu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis Lin por ni ĉiuj, ne donos al ni libere ĉion kun Li?” Romanoj 8:32. Kaj tamen multaj, per siaj agoj, se ne en vorto, diras “La Sinjoro ne intencas ĉi tiun por mi. Eble Li amas aliajn, sed Li ne amas min.” PAK 82.5

Ĉio de ĉi tio malutilas al via propra animo; ĉar ĉiu vorto de dubo kion vi eligas invitas la tentojn de Satano; fortigas en vi la emon dubi, kaj forĉagrenas de vi la servantajn anĝelojn. Kiam Satano tentas vin, spiru nenian vorton de dubo aŭ mallumo. Se vi elektas malfermi la pordon al liaj sugestoj, via menso estos plenigita kun malfido kaj ribelaj demandoj. Se vi ekparolas viajn sentojn, ĉiun dubon vi esprimas ne nur reagas sur vi mem, sed estas semo kiu ĝermos kaj portos frukton en la vivo de aliaj, kaj povas esti neeble nuligi la influon de viaj vortoj. Vi mem eble povas restatiĝi de la periodo de tento kaj de la kaptilo de Satano, sed aliaj kiuj estis turnitaj per via influo eble ne povas liberiĝi de la malkredo kiun vi sugestis. Kiel grave ke ni parolas nur tiujn aferojn kiuj donos spiritajn forton kaj vivon! PAK 83.1

Anĝeloj aŭskultas aŭdi kian raporton vi portas al la mondo pri via ĉiela Estro. Via konversacio estu de Tiu, kiu vivas fari pledadon por vi antaŭ la Patro. Kiam vi prenas la manon de amiko laŭdo al Dio estu sur viaj lipoj kaj en via koro. Ĉi tiu allogos liajn pensojn al Jesuo. PAK 83.2

Ĉiuj havas afliktojn; ĉagrenojn malfacilaj porti, tentojn malfacilaj rezisti. Ne diru viajn problemojn al viaj kunaj mortuloj sed portu ĉion al Dio en preĝo. Farigu ĝin regulo neniam eligi unu vorton de dubo aŭ malkuraĝigo. Vi povas fari multon heligi la vivon de aliaj kaj fortigi iliajn penojn, per vortoj de espero kaj sankta gajiĝo. PAK 83.3

Estas multaj bravaj animoj grave premataj per tento, preskaŭ pretaj sveni en la konflikto kun memo kaj la potencoj de malbono. Ne malkuraĝigu tian personon en lia malfacila strebo. Ĝojigu lin per bravaj, esperaj vortoj kiuj urĝigos lin sur lia vojo. Tial la lumo de Kristo brilas de vi. “Neniu el ni vivas al si mem.” Romanoj 14:7. Per nia senkonscia influo aliaj povas kuraĝiĝi kaj fortiĝi, aŭ ili povas malkuraĝiĝi, kaj esti forpelitaj de Kristo kaj la vero. PAK 84.1

Estas multaj kiuj havas eraran ideon pri la vivo kaj karaktero de Kristo. Ili pensas ke Li estis sen varmo kaj suneco, ke Li estis senindulga, severa kaj senĝoja. En multaj okazoj la tuta religia vivsperto estas kolorigata per ĉi tiuj melankoliaj vidoj. PAK 84.2

Estas ofte dirate ke Jesuo ĝemis, sed ke Li estis neniam konata rideti. Nia Savanto ja estis Viro Suferanta, kaj konis malĝojon, ĉar Li malfermis Sian koron al la veoj de la homoj. Sed kvankam Lia vivo estis abnegacia kaj ombrita per doloro kaj zorgo, Lia spirito ne estis dispremita, Lia vizaĝo ne portis esprimon de malĝojo kaj plendo, sed ĉiam de trankvila sereneco. Lia koro estis fonto de vivo, kaj kie ajn Li iris Li portis ripozon kaj pacon, ĝojon kaj gajon. PAK 84.3

Nia Savanto estas profunde serioza kaj intense fervora, sed neniain melankolia aŭ malafabla. La vivo de tiuj kiuj imitas Lin estos plena de fervora celo; ili havos profundan senton de persona respondeco. Frivoleco estos subpremita; estos nenia tumulta gajeco, nenia kruda serĉado; sed la religio de Jesuo donas trankvilon kiel rivero. Ĝi ne estingas la lumon de ĝojo; ĝi nek detenas gajigon nek nebuligas la sunan, ridetan vizaĝon. Kristo venis ne esti servata sed servi; kaj kiam Lia amo regas en la koro, ni sekvos Lian ekzempleron. PAK 84.4

Se ni tenas plej alte en niaj mensoj la malbonkorajn kaj maljustajn agojn de aliaj ni trovos ke estas neeble ami ilin kiel Kristo amis nin; sed se niaj pensoj daŭre emfazas la mirindajn amon kaj kompaton de Kristo por ni, la sama spirito elfluos al aliaj. Ni devus ami kaj respekti unu la alian, malgraŭ la difektoj kaj neperfektaĵoj kiujn ni ne povas eviti vidantaj. Humilecon kaj memmalfidon devus esti kulturitaj, kaj paciencan kompaton kun la difektoj de aliaj. Ĉi tio elmortigos ĉian mallarĝigantan egoismon kaj farigos nin grandkora kaj malavara. PAK 85.1

La psalmisto diras, “Fidu la Eternulon kaj faru bonon; loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.” La Psalmaro 37:3. “Fidu la Eternulon.” Ĉiu tago havas siajn ŝarĝojn, siajn zorgojn kaj perpleksojn; kaj kiam ni renkontas, kiel pretaj ni estas paroli pri niaj malfacilaĵoj kaj afliktoj. Tiel multaj prunteprenataj ĝenoj interrompas, tiel multaj timoj indulgiĝas, tia pezo de ĝeno esprimiĝas, ke oni eble supozas ke ni ne havas kompateman, amantan Savanton preta aŭdi ĉiujn el niaj petoj kaj esti al ni nuntempa helpo en ĉiu tempo de bezono. PAK 85.2

Iuj estas ĉiam timantaj, kaj prunteprenantaj ĝenojn. Ĉiun tagon ili ĉirkaŭiĝas kun la signoj de la amo de Dio, ĉiun tagon ili ĝuas la gratifikojn de Lia providenco; sed ili ne rimarkas ĉi tiujn nuntempajn benojn. Iliaj mensoj daŭre emfazigas ion malagrablan kiun ili timas eble venos; aŭ iun malfacilaĵon eble vere ekzistas, kiu, kvankam malgranda, blindigas iliajn okulojn al la multaj aferoj kiuj postulas dankecon. La malfacilaĵoj kiujn ili renkontas, anstataŭ forpelante ilin al Dio, la sola fonto de ilia helpo, apartigas ilin de Li ĉar ili vekigas maltrankvilon kaj plendadon. PAK 85.3

Ĉu ni faras bone esti tiel malkredemaj? Kial ni devus esti maldankemaj kaj malfidemaj? Jesuo estas nia amiko. La tuta Ĉielo interesiĝas en nia bonfaro. Ni devus ne permesi ke la perpleksoj kaj ĝenoj de ĉiutaga vivo ĉagrenu la menson kaj nebuligu la brovon. Se ne tion faras tiam ni ĉiam havos ion ĉagreni kaj ĝeni. Ni devus ne indulgi solecon kiu nur ĉagrenas kaj lacigas nin, sed ne helpas nin porti afliktojn. PAK 86.1

Vi eble estas perpleksita en komerco; viaj estontaj esperoj eble kreskas pli kaj pli malhelaj, kaj vi eble minaciĝas per perdo; sed ne malkuraĝiĝu; ĵetu vian zorgon sur Dion, kaj restu trankvila kaj gajiĝa. Preĝu por saĝo administri viajn aferojn kun diskreteco, kaj tiel malhelpi perdon kaj ruiniĝon. Faru ĉion kion vi povas sur via parto okazigi favorajn rezultojn. Jesuo promesis Sian helpon sed ne aparte de nia peno. Kiam, dependante sur nia Helpanto, vi jam faris ĉion kion vi povas, akceptu la rezultojn senplende. PAK 86.2

Ne estas la volo de Dio ke Lia popolo estos depremita kun zorgo. Sed nia Sinjoro ne trompas nin. Li ne diras al ni. “Ne timu. Ne estas danĝeroj en via vojo.” Li scias ke estas afliktoj kaj danĝeroj, kaj Li traktas kun ni klare. Li ne proponas preni Sian popolon el mondo de peko kaj malbono sed Li elmontras neniam- malsukcesantan rifuĝejon. Lia preĝo por Liaj disĉiploj estis, “Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono.” “En la mondo,” Li diras, “vi havos suferadon; sed kuraĝu; Mi venkis la mondon.” Johano 17:15; 16:33. PAK 86.3

En Sia Prelego sur la Monto, Kristo instruis al Siaj disĉiploj karegajn lecionojn rilate al la neceso de fidante en Dio. Ĉi tiuj lecionoj estas desegnitaj kuraĝigi la infanojn de Dio tra ĉiuj epokoj, kaj ili venis ĝis nia tempo plenaj de instruo kaj komforto. La Savanto montris al Siaj sekvantoj la birdojn de la aero kiel ili kantetis siajn ĝojkantojn neĝenataj pro pensoj de zorgo, ĉar, “ili ne semas, nek rikoltas.” Kaj tamen la granda Patro provizas iliajn bezonojn. La Savanto diras, “Ĉu vi ne multe pli valoras ol ili?” Mateo 6:26. La granda Provizanto por la homo kaj la besto malfermas Sian manon kaj provizas ĉiujn Siajn kreitaĵojn. La birdoj de la aero ne estas neindaj je Lia rimarko. Li ne faligas manĝojn ne iliajn bekojn, sed Li faras provizon por iliaj bezonoj. Ili devas kunigi la grajnojn kiujn Li disigis por ili. Ili devas pretigi la materialon por siaj malgrandaj nestoj. Ili devas nutri siajn junulojn. Ili eliras kantantaj al sia laboro, ĉar “via Patro ĉiela ilin nutras.” Kaj “ĉu vi ne multe pli valoras ol ili?” Ĉu ne vi, kiel intelegentaj, spiritaj adorantoj, estas de pli valoro ol la birdoj de la aero? Ĉu ne la Aŭtoro de nia ekzisto, la Konservanto de nia vivo, Tiu, kiu formis nin en Sia propra dia bildo, provizos por niaj necesoj se ni nur fidas al Li? PAK 86.4

Kristo montris al Siaj disĉiploj la florojn de la kampo, kreskantaj en riĉa abundo kaj lumantaj en la simpla beleco kiun la ĉiela Patro donis al ili, kiel esprimo de Sia amo al la homo. Li diris, “Pripensu la liliojn de la kampo, kiel ili kreskas.” La belo kaj simpleco de ĉi tiuj naturaj floroj multe superrivalas la brilegecon de Salomono. La plej grandiosa vesto produktigita per la sperto de arto ne povas elporti komparon kun la natura gracio kaj radianta belo de la floroj de la kreo de Dio. Jesuo demandas, “Se Dio tiel vestas la kampan herbaĵon, kiu ekzistas hodiaŭ, kaj morgaŭ estos ĵetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?” Mateo 6:28,30. Se Dio la dia Artisto donas al la simplaj floroj kiuj pereas en tago, iliajn delikatajn kaj variajn kolorojn, kiel pli grandan zorgon Li havos por tiuj kiuj kreiĝis en Lia propra bildo? Ĉi tiu leciono kiun Kristo donis estas riproĉo al la ĝena penso, la perplekso kaj dubo, de la senfida koro. PAK 87.1

La Sinjoro deziras ke ĉiuj Liaj gefiloj estos feliĉaj, trankvilaj kaj obeantaj. Jesuo diras, “Pacon Mi lasas al vi; Mian pacon Mi donas al vi; ne kiel la mondo donas, Mi donas al vi. Ne maltrankviliĝu via koro, nek senkuraĝiĝu.” “Tion Mi parolis al vi, por ke Mia ĝojo en vi restadu, kaj via ĝojo estu plena.” Johano 14:27; 15:11. PAK 87.2

Feliĉo kiu estas serĉata de egoismaj motivoj, ekster la vojo de devo, estas malbone ekvilibrigita, intermita, kaj maldaŭra; ĝi forpasas, kaj la animo pleniĝas kun soleco kaj malĝojo; sed estas ĝojo kaj kontentiĝo en la servo de Dio; la Kristano ne estas lasita iradi en necertaj vojoj; li ne estas lasita al vanaj bedaŭroj kaj malkontentiĝoj. Se ni ne havas plezuron en ĉi tiu vivo ni povas ankoraŭ esti ĝojaj rigardante al la vivo preter. PAK 88.1

Sed eĉ ĉi tie Kristanoj povas havi la ĝojon de komuniko kun Kristo; ili povas havi la lumon de Lia amo, la senĉesan komforton de Lia ĉeesto. Ĉiu paŝo en vivo povas venigi nin pli proksime al Jesuo, povas doni al ni pli profundan vivsperton de Lia amo, kaj povas venigi nin unu paŝon pli proksime al la benita hejmo de paco. Do ni ne forĵetu nian konfidon, sed havu firman certigon, pli firma ol iam antaŭe. “Ĝis ĉi tiu loko helpis nin la Eternulo,” kaj Li helpos nin ĝis la fino. 1 Samuel 7:12. Ni rigardu al la monumentaj kolonoj, memorigoj de kio la Sinjoro faris komforti nin kaj savi nin de la mano de la detruanto. Ni konservu freŝajn en nia memoro ĉiujn el la kompataj indulgoj kiujn Dio montris al ni, — la ĝemoj kiujn Li forviŝis, la doloroj kiujn Li kvietigis, la ĝenoj removitaj, la timoj dispelitaj, la deziroj provizitaj, la benoj donacitaj, — tiel fortigante nin por ĉio kio estas antaŭ ni tra la cetero de nia pligrimo. PAK 88.2

Ni ne povas sed rigardi antaŭen al novaj perpleksoj en la venonta konflikto, sed ni povas rigardi krom tio kio estas estinta ankaŭ tion kio estas veni, kaj diri, “Ĝis ĉi tiu loko helpis nin la Eternulo.” “Dum via tuta vivo daŭru via bonstato.” Readmono 33:25. La provo ne superas la forton kio doniĝos al ni elporti ĝin. Do ni suprenprenu nian laboron precize kie ni trovas ĝin, kredante ke kia ajn venos, forto proporcia al la aflikto estos donita. PAK 88.3

Kaj iam post iam la pordegoj de la Ĉielo estos ĵetitaj malfermaj envenigu la infanojn de Dio, kaj de la lipoj de la Reĝo de gloro la benaĵon falos sur iliaj oreloj kiel plej riĉa muziko, “Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo.” Mateo 25:34. PAK 89.1

Tiam la regajnatoj estos bonvenataj al la hejmo kiun Jesuo pretigas por ili. Tie iliaj kunuloj ne estos abomenaj de la tero, mensogantoj, idolanoj, la malpuruloj, kaj malkreduloj; sed ili kunigos kun tiuj kiuj supervenkis Satanon kaj per dia korfavoro formis perfektajn karakterojn. Ĉiu pekemo, ĉiu neperfekteco, kiu afliktas ilin ĉi tie estas removitaj per la sango de Kristo, kaj la bonego kaj heleco de Lia gloro, multe superante la helecon de la suno, partodoniĝas al ili. Kaj la morala belo, la perfekto de Lia karaktero, brilas tra ili, en indo multe superante ĉi tiun belegecon. Ili estas sen difekto antaŭ la granda blanka trono, partoprenante la dignon kaj privilegiojn de anĝeloj. PAK 89.2

Konsiderante la gloran heredon kio povas esti la lian, “kion homo donu interŝanĝe por sia animo?” Mateo 16:26. Li eble estas malriĉa, tamen li posedas en si riĉon kaj dignon kiun la mondo ne povas donaci. La animo regajnita kaj purigita de peko, kun ĉiuj ĝiaj noblaj potencoj dediĉataj al la servo de Dio, estas de supereganta indo; kaj estas ĝojo en la Ĉielo en la ĉeesto de Dio kaj la sanktaj anĝeloj pri unu animo regajnita, ĝojo kiu estas esprimata en kantoj de sankta triumfo. PAK 89.3