Feliĉo Estas

12/13

KION FARI KUN DUBO

MULTAJ, speciale tiuj kiuj estas junaj en la krista vivo, iam konfuziĝas pri la sugestoj de skeptikeco. Estas en la Biblio multaj aferoj kiujn ili ne povas klarigi, aŭ eĉ kompreni, kaj Satano okupigas ĉi tiujn por skui ilian fidon ke la Skribaĵoj estas revelacio de Dio. Ili demandas, “Kiel mi scios la pravan vojon? Se la Biblio ja estas la vorto de Dio, kiel mi povas esti liberigata de ĉi tiuj duboj kaj konfuziĝoj?” PAK 73.1

Dio neniam demandas ke ni kredu, sen donante sufiĉan atestaĵon sur kiu bazi nian fidon. Lia ekzisto, Lia karaktero, la vereco de Lia vorto, estas ĉiuj konstatitaj per atesto kio alvokas nian rezonon; kaj ĉi tiu atesto estas abunda. Tamen Dio neniam removis la eblecon de dubo. Nia fido devas apogi sur atesto ne demonstro. Tiuj kiuj deziras dubi havos la ŝancon; samtempe tiuj kiuj vere deziras scii la veron trovos abundan ateston sur kiu apogi sian fidon. PAK 73.2

Estas neeble por limitaj mensoj plene kompreni la karakteron aŭ la elfaroj de la Senlimulo. Al la plej lerta intelekto, la plej alte klerita menso, tiu Sanktulo devas ĉiam resti vestita en mistero. PAK 73.3

“Ĉu vi povas eltrovi la esencon de Dio?
Ĉu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?
Tio estas pli alta ol la ĉielo; Kion vi povas fari?
Tio estas pli profunda ol Ŝeol; Kion vi povas ekscii?” Ijob 11:7,8.
PAK 73.4

La apostolo Paŭlo ekkrias, “Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj.” Romanoj 11:33. Sed kvankam “nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li” “vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.” La Psalmaro 97:2. Ni povas ĝis tio kompreni Liajn traktojn kun ni, kaj la motivojn kiuj instigas Lin, ke ni povas percepti senlimajn amon kaj kompaton unuigitaj al senlima potenco. Ni povas kompreni tiel multon de Liaj celoj kiel estas por nia bono scii, kaj krom ĉi tiu ni devas ankoraŭ fidi al la mano kiu estas ĉiopova, la koro kiu estas plena de amo. PAK 74.1

La vorto de Dio, kiel la karaktero de ĝia dia aŭtoro, prezentas misterojn kiujn povas neniam plene esti komprenataj per limituloj. La eniro de peko en la mondon, la enkarniĝo de Kristo, regenerado, la reviviĝo, kaj multaj aliaj temoj prezentitaj en la Biblio, estas misteroj tro profundaj por la homa menso klarigi, aŭ eĉ plene kompreni. Sed ni havas nenian kialon dubi la vorton de Dio ĉar ni ne povas kompreni la misterojn de Lia providenco. En la natura mondo ni konstante estas ĉirkaŭitaj per misteroj kiujn ni ne povas sondi. La plej humilaj formoj mem de vivo prezentas problemon kiu eĉ la plej saĝa el la filozofoj estas senpova klarigi. Ĉie estas mirindaĵoj super nia kono. Devus ni do esti surprizitaj trovi ke en la spirita mondo ankaŭ estas misteroj kiujn ni ne povas sondi? La malfacilo kuŝas sole en la malforteco kaj mallarĝo de la homa menso. Dio donis al ni en la Skribaĵoj sufiĉan ateston de ilia dia naturo, kaj ni devas ne dubi Lian vorton ĉar ni ne povas kompreni ĉiujn el la misteroj de Lia providenco. PAK 74.2

La apostolo Petro diras ke estas en Skribaĵo “iuj aferoj malfacile komprenablaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas ... al sia propra pereo” 2 Petro 3:16, Estas la malfacilaĵoj de Skribaĵo kiuj skeptikuloj asertas estas argumento kontraŭ la Biblio; sed tiel malproksimaj de ĉi tio, ili formas fortan ateston de ĝia dia inspiro. Se estus enhavita nenian rakonton de Dio krom tiu kiun ni povus facile kompreni; se Lia grandeco kaj majesto povus esti komprenitaj per limitaj mensoj, tiam la Biblio ne portus la neerareblan legitimilon de Dia aŭtoritato. La grandeco kaj mistero mem de la temoj prezentitaj devus inspiri fidon en ĝi. kiel la vorto de Dio. PAK 74.3

La Biblio malvolvigas veron kun tia simpleco kaj tia perfekta adapto al la bezonoj kaj sopiroj de la homa koro, kia mirigis kaj ĉarmis la plej alte kulturitajn mensojn, dum ĝi ebligas ke la plej humila kaj nekulturita perceptos la vojon de savo. Kaj ankoraŭ ĉi tiuj simple diritaj veroj ektenas temojn tiel levigitaj, tiel foratingantaj, tiel senlime ekster la kapablo de homa kompreno, ke ni povas akcepti ilin nur pro la fakto ke Dio deklaris ilin. Tial la plano de regajno estas malfermita al ni, tiel ke ĉiu animo povas vidi la paŝojn li devas preni kun pento al Dio kaj kun fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo, por esti savata en la aranĝita maniero de Dio; tamen sub ĉi tiuj veroj, tiel facile komprenataj, kuŝas misteroj kiuj estas la malkaŝo de Lia gloro — misteroj kiuj supervenkas la menson en ĝia esplorado, tamen inspiras la sinceran serĉanton de vero, kun respekto kaj fido. Ju pli li serĉas la Biblion, des pli profunda estas lia konvinko ke ĝi estas la vorto de la vivanta Dio, kaj homa rezonado kliniĝas antaŭ la majesto de dia revelacio. PAK 75.1

Konfesi ke ni ne povas plene kompreni la grandajn verojn de la Biblio estas nur akcepti ke la limita menso estas nesufiĉa kompreni la senliman; ke la homo, kun sia limita, homa scio, ne povas kompreni la celojn de la Ĉiopovulo. PAK 75.2

Pro la fakto ke ili ne povas sondi ĉiujn el ĝiaj misteroj, la skeptikulo kaj la malkredulo reĵetas la vortojn de Dio; kaj ne ĉiuj kiuj pretendas kredi la Biblion estas liberaj de danĝero sur ĉi tiu punkto. La apostolo diras, “Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio.” Hebreoj 3:12. Estas prave detale studi la instruojn de la Biblio kaj serĉi en “la profundaĵojn de Dio” tiel profunde kiel ili estas malkaŝitaj en Skribaĵo. 1 Korintanoj 2:10 Kvankam “la kaŝitaĵo apartenas al la Eternulo, nia Dio,” “la nekaŝitaj (apartenas) al ni.” Readmono 29:29. Sed estas la laboro de Satano perverti la esplorajn kapablojn de la menso. Iu fiereco miksiĝas kun la konsidero de biblia vero, tiel ke homoj sentas sin malpaciencaj kaj malvenkitaj se ili ne povas klarigi ĉiun porcion de Skribaĵo al sia satigo. Estas tro humiligante al ili konfesi ke ili ne komprenas la inspiratajn vortojn. Ili estas nevolontaj atendi pacience ĝis Dio vidas ke estas taŭge malkaŝi la veron al ili. Ili sentas ke ilia senhelpa homa saĝo estas sufiĉa ebligi ke ili komprenos la Skribaĵon, kaj malsukcesante fari ĉi tion, ili virtuale neas ĝian aŭtoritaton. Estas vere ke multaj teorioj kaj doktrinoj populare supozitaj deveni de la Biblio havas nenian bazon en ĝia instruo, kaj efektive estas kontraŭaj al la tuta direkto de inspiro. Ĉi tiuj aferoj estis kaŭzo de dubo kaj perplekso al multaj mensoj. Ili ne estas tamen debeteblaj al la vorto de Dio, sed al la misapliko de ĝi per la homo. PAK 75.3

Se estus eble por kreituloj atingi plenan komprenon de Dio kaj Liaj elfaroj, tiam, atingitaj ĉi tiun punkton, estus por ili nenia plua trovo de vero, nenia kresko en scio, nenia plua evoluo de menso aŭ koro, Dio ne plu estus suprega; kaj la homo, atinginte la limon de scio kaj atingo, ĉesus antaŭenigi. Ni danku Dion ke tio ne estas tiel. Dio estas senlima; en Li estas “ĉiuj trezoroj de saĝeco kaj de scio.” Koloseanoj 2:3. Kaj dum la tuta eterno homoj povas esti ĉiam serĉantaj, ĉiam lernantaj, kaj ankoraŭ neniam malplenigi la trezorojn de Lia saĝo, Lia bono, kaj Lia potenco. PAK 76.1

Dio intencas, eĉ en ĉi tiu vivo ke la veroj de Lia vorto estos ĉiam malvolvantaj al Lia popolo. Estas nur unu vojo en kiu ĉi tiu scio povas esti akirata. Ni povas atingi komprenon de la vorto de Dio nur per la lumigo de tiu Spirito per kiu la vorto estis donita. “La aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio,” “ĉar la Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio.” 1 Korintanoj 2:11,10. Kaj la promeso de la Savanto al Liaj sekvantoj estis, “Kiam venos Li, la Spirito de la vero, Li gvidos vin en ĉian veron ... Ĉar Li ricevos el Miaj kaj anoncos al vi.” Johano 16:13,14. PAK 76.2

Dio deziras ke la homo ekzercos siajn rezonajn kapablojn; kaj la studo de la Biblio fortigos kaj levigos la menson kiel nenia alia studo povas. Tamen ni estas sin gardi kontraŭ diigado de rezono, kio havas emon al homa malforto. Se ni ne deziras ke la Skribaĵoj nebuligos al nia kompreno, tiel ke la plej klaraj veroj estos nekomprenataj, ni devas havi la simplecon kaj fidon de malgranda infano, pretaj lerni, kaj petegante la helpon de la Sankta Spirito. Sento de la potenco kaj saĝo de Dio, kaj de nia nekapablo kompreni Lian grandecon, devus inspiri nin kun humilecon, kaj ni devus malfermi Lian vorton, kiel ni enirus Lian ĉeeston, kun sankta timo. Kiam ni venas al la Biblio, rezono devas konfesi aŭtoritaton superega al si, kaj koro kaj intelekto devas kliniĝi al la granda MI ESTAS. PAK 77.1

Estas multaj aferoj ŝajne malfacilaj aŭ neklaraj kiujn Dio klarigos kaj simpligos al tiuj kiuj tiel serĉas komprenon de ili. Sed sen la gvido de la Sankta Spirito ni daŭre emas tordi la Skribaĵojn aŭ erare interpreti ilin. Estas multa legado de la Biblio kiu estas senutila kaj en multaj okazoj certa difekto. Kiam la vorto de Dio malfermiĝas sen respekto kaj sen preĝo; kiam la pensoj kaj afekcioj ne estas fiksitaj sur Dio, aŭ en harmonio kun Lia volo, la menso nebuliĝas kun duboj; kaj en la studo mem de la Biblio, skeptikeco fortiĝas. La malamiko prenas regadon de la pensoj, kaj li sugestas interpretojn kiuj ne estas ĝustaj. Kiam ajn homoj ne en vorto kaj ago serĉas esti en harmonio kun Dio, tiam, kiel ajn kleraj ili eble estas, ili emas erari en sia kompreno de Skribaĵo, kaj ne estas sendanĝere fidi al iliaj klarigoj. Tiuj kiuj rigardas la Skribaĵojn trovi malakordon, ne havas spiritan envidon. Kun distordita vido ili vidos multajn kialojn por dubo kaj malkredo en aferoj kiuj estas vere klaraj kaj simplaj. PAK 77.2

Maskumu ĝin kiel ili povas, la vera kialo de dubo kaj skeptiko en plej multaj okazoj, estas la amo de peko. La instruoj kaj limigoj de la vorto de Dio ne estas bonvenaj al la fiera, pekamanta koro, kaj tiuj kiuj estas nevolontaj obei ĝiajn postulojn estas pretaj dubi ĝian aŭtoritaton. Por alveni al vero, ni devas havi sinceran deziron scii la veron kaj volontecon de koro obei ĝin. Kaj ĉiuj kiuj venas en ĉi tiu spirito al la studo de la Biblio trovos abundan ateston, ke ĝi estas la vorto de Dio, kaj ili povas akiri komprenon de ĝiaj veroj kiuj saĝigos ilin al savo. PAK 78.1

Kristo diris, “Se iu volas plenumi Lian volon, tiu scios pri la instruado.” Johano 7:17. Anstataŭ demandante kaj ĉikanante pri tio kion vi ne komprenas, donu atenton al la lumo kiu jam brilas sur vin, kaj vi ricevos pli grandan lumon. Per la graco de Kristo, plenumu ĉiun devon kiu estis klarigita al via kompreno, kaj vi estos ebligita kompreni kaj plenumi tiujn el kiuj vi nun estas en dubo. PAK 78.2

Estas atesto malferma al ĉiuj, — la plej kleraj, kaj la plej analfabetaj, — la atesto de vivsperto. Dio invitas ke ni pruvu por ni la verecon de Lia vorto, la veron de Liaj promesoj. Li invitas ke ni “provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo.” La Psalmaro 34:8. Anstataŭ dependantaj sur la vorto de alia, ni estas pruvi por ni.Li deklaras, “Petu, kaj vi ricevos.” Johano 16:24. Liaj promesoj plenumiĝos. Ili neniam malsukcesis; neniam povas malsukcesi. Kaj dum ni proksimiĝas al Jesuo, kaj ĝojigas en la pleno de Lia amo, nia dubo kaj mallumo malaperos en la lumo de Lia ĉeesto. PAK 78.3

La apostolo Paŭlo diras ke Dio “liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo.” Koloseanoj 1:13. Kaj ĉiu kiu pasis de morto al vivo, “tiu jam sigelis, ke Dio estas vera.” Johano 3:33. Li povas atesti, “Mi bezonis helpon, kaj mi trovis ĝin en Jesuo. Ĉiu deziro proviziĝis, la malsato de mia animo estas satita; kaj nun la Biblio estas al mi la revelacio de Jesuo Kristo. Ĉu vi demandas kial mi kredas en Jesuo? Ĉar Li estas al mi dia Savanto. Kial mi kredas la Biblion? Ĉar mi trovis ĝin esti la voĉo de Dio al mia animo.” Ni povas havi la ateston en ni ke la Biblio estas vera, ke Kristo estas la Filo de Dio. Ni scias ke ni ne sekvas fabelojn sofismajn. PAK 78.4

Petro admonas siajn fratojn ke ili “kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.” 2 Petro 3:18. Kiam la popolo de Dio kreskas en graco, ili konstante akiros pli klaran komprenon de Lia vorto. Ili perceptos novajn lumon kaj belecon en ĝiaj sanktaj veroj. Ĉi tio estis vera en la historio de la eklezio en ĉiuj epokoj, kaj tiel daŭros ĝis la fino. “La vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo.” La Sentencoj de Salomono 4:18. PAK 79.1

Per fido ni povas rigardi la estontecon kaj teni la garantion de Dio por kresko de intelekto, la homaj kapabloj unuiĝantaj kun la diaj, kaj ĉiu kapablo de la animo veniganta en direkta kuniĝo kun la Fonto de lumo. Ni povas ĝojiĝi ke ĉio kio perpleksis nin en la providencoj de Dio estos tiam klarigita, aferoj malfacile komprenataj tiam trovos klarigon; kaj kie niaj limitaj mensoj trovis nur konfuzon kaj rompitaj celoj, ni vidos la plej perfektan kaj veran harmonion. “Nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.” 1 Korintanoj 13:12. PAK 79.2