Feliĉo Estas

10/13

SCIO DE DIO

MULTAJ estas la vojoj en kiuj Dio serĉas konigi Sin al ni kaj venigi nin en komunikon kun Li. La naturo atestas al niaj sentumoj senĉese. La malferma koro estos impresita per la amo kaj gloro de Dio kiel malkaŝitaj per la faraĵoj de Liaj manoj . La aŭskultanta orelo povas aŭdi kaj kompreni la komunikojn de Dio per la objektoj de la naturo. La verdaj kampoj, la altaj arboj, la burĝonoj kaj floroj, la pasanta nubo, la falanta pluvo, la babilanta rivereto, la gloroj de la Ĉieloj, atestas al niaj koroj, kaj invitas al ni konatiĝi kun Tiu kiu kreis ĉiujn el ili. PAK 57.1

Nia Savanto envolvis Siajn karegajn lecionojn per la aferoj de la naturo. La arboj, la birdoj, la floroj de la valoj, la montetoj, la lagoj, kaj la belaj ĉieloj, kaj ankaŭ la okazaĵoj kaj ĉirkaŭaĵoj de ĉiutaga vivo, estis ĉiuj ligitaj kun la vortoj de vero, ke ili povas tiel ofte revoki Liajn lecionojn al la menso eĉ meze de la okupiĝantaj zorgoj de la vivo de laborego de la homoj. PAK 57.2

Dio deziras ke Liaj infanoj ŝatos Liajn faraĵojn, kaj plezuriĝos en la simpla, trankvila beleco per kiu Li adornis nian teran hejmon. Li estas amanto de la beleco, kaj pli ol ĉio kio estas ekstere alloga, Li amas belecon de karaktero; Li deziras ke ni kulturos purecon kaj simplecon, la trankvilajn graciojn de la floroj. PAK 57.3

Se ni nur aŭskultos, la kreitaj faraĵoj de Dio instruos al ni karegajn lecionojn de obeo kaj fideleco. De la steloj kiuj en sia senspura vojo tra spaco sekvas de epoko al epoko sian difinitan vojon, ĝis la plej etega atomo, la objektoj de la naturo obeas la volon de la Kreinto. Kaj Dio prizorgas ĉion kaj konservas ĉion kion Li kreis. Tiu, kiu subtenas la sennombrajn mondojn tute tra vasteco, je la sama tempo zorgas por la bezonoj de la malgranda bruna pasero kiu kantas sian humilan kanton sen timo. Kiam la viroj eliras al sia ĉiutaga laborego, same kiam ili okupiĝas en preĝo; kiam ili malsupren kuŝiĝas je nokto, kaj kiam ili leviĝas en la mateno; kiam la riĉa viro festas en sia palaco, aŭ kiam la malriĉulo kunigas siajn infanojn ĉirkaŭ malabunda manĝotablo, ĉiuj estas senteme rigarditaj per la ĉiela Patro. Neniuj ĝemoj fluas kiujn Dio ne rimarkas. Estas neniu rideto kiun Li ne notas. PAK 57.4

Se ni tute kredus ĉi tion, ĉiuj troaj zorgoj forpeliĝus. Niaj vivoj ne tiel pleniĝus kun malkontentigoj kiel nun; ĉar ĉio, ĉu granda ĉu malgranda, estus lasita en la manoj de Dio, de Tiu kiu ne estas konfuzita per multeco de zorgoj, aŭ subigita per ilia pezo. Ni tiam povas ĝui ripozon por la animo, al kio multaj estis longdaŭre fremduloj. PAK 58.1

Dum viaj sentoj plezuras ĉe la alloga beleco de la tero, pensu pri la mondo veni; kio neniam konos la peston de peko kaj morto; kie la vizaĝo de la naturo ne plu portos la ombron de la malbeno. Via imago bildigu la hejmon de la savitoj, kaj memoru ke estos pli glora ol via plej hela imago povas pentri. En la variaj donacoj de Dio en la naturo ni vidas nur la plej malfortan brileton de Lia gloro. Estas skribite: “Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne aŭdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.” 1 Korintanoj 2:9. PAK 58.2

La poeto kaj la naturisto havas multajn aferojn por diri pri la naturo, sed estas la Kristano kiu ĝuas la belecon de la tero kun la plej alta ŝato, ĉar li rekonas la faraĵon de sia Patro kaj perceptas Lian amon en floro kaj arbeto kaj arbo. Neniu povas tute ŝati la signifon de monteto kaj valo, rivero kaj maro, kiu ne rigardas ilin kiel esprimo de la amo de Dio al la homaro. PAK 58.3

Dio parolas al ni per Siaj providencaj faraĵoj kaj per la influo de Sia Spirito sur la koron. En niaj cirkonstancoj kaj ĉirkaŭaĵoj; en la ŝanĝoj tage okazantaj ĉirkaŭ ni, ni povas trovi karegajn lecionojn se niaj koroj estas nur malfermaj por percepti ilin. La psalmisto, sekvanta la laboron de la providenco de Dio, diras, “La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.” “Kiu estas saĝa, tiu tion observi, kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo.” La Psalmaro 33:5; 107:43. PAK 58.4

Dio parolas al ni en Sia vorto. Ĉi tie ni havas en pli klaraj frazoj la revelacion de Lia karaktero, de Liaj traktadoj kun la homoj, kaj la granda laboro de regajno. Ĉi tie estas malferma antaŭ ni historio de patriarkoj kaj profetoj kaj sanktaj homoj de antikvo. Ili estis homoj “samnaturaj, kiel ni.” Jakobo 5:17. Ni vidas kiel ili baraktis tra senkuraĝigoj simile al niaj propraj, kiel ili falis sub tento simile kiel ni falis, kaj tamen rekuraĝiĝis kaj venkis per la korfavoro de Dio; kaj, vidante, ni kuraĝiĝas en nia barakto por virto. Dum ni legas pri la karegaj spertoj donitaj al ili, pri la lumo kaj amo kaj beno kio estis la ilia ĝui, kaj pri la laboro kiun ili faris per la difavoro donita al ili, la spirito kiu inspiris ilin eklumigas flamon de sankta imitado en niaj koroj kaj deziro esti similaj al ili en karaktero — simile al ili, marŝi kun Dio. PAK 59.1

Jesuo diris pri la Malnova Testamenta Skribaĵo, — kaj kiel multe pli ĝi estas vera pri la Nova — “Ili estas tio, kio atestas pri Mi,” la Regajnanto, Tiu en kiu niaj esperoj de eterna vivo centriĝas. Johano 5:39. Jes la tuta Biblio parolas pri Kristo. De la unua registraĵo de kreo — ĉar “aparte de Li estiĝis nenio, kio estiĝis” — al la fermanta promeso, “Jen mi rapide venos;” ni legas pri Liaj faroj kaj aŭskultas Lian voĉon. Johano 1:3; Apokalipso 22:12. Se vi deziras konatiĝi kun la Savanto, studu la Sanktan Skribaĵon. PAK 59.2

Plenigu la tutan koron kun la vortoj de Dio. Ili estas vivanta akvo, estinganta vian brulantan soifon. Ili estas la vivanta pano de la Ĉielo. Jesuo deklaras, “Se vi ne manĝas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas Lian sangon, vi ne havas en vi vivon.” Kaj Li klarigas sin dirante, “La vortoj, kiujn Mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo.” Johano 6:53, 63. Niaj korpoj estas konstruitaj de tio kion ni manĝas kaj trinkas; kaj kiel en la natura organizo, tiel en la spirita organizo: estas tio pri kio ni meditas kio donos tonon kaj forton al nia spirita naturo. PAK 59.3

La temo de regajno estas tio kion la anĝeloj deziras esplori; ĝi estos la scienco kaj la kanto de la regajnitoj tute tra la senlimaj epokoj de eterno. Ĉu ne ĝi estas inda por zorga penso kaj studo nun? La senlimaj indulgemo kaj amo de Jesuo, la ofero farita por ni, postulas la plej gravan kaj seriozan mediton. Ni devas mediti pri la karaktero de nia kara Regajninto kaj Pledanto. Ni devas mediti pri la misio de Tiu kiu venis por savi Sian popolon el iliaj pekoj. Dum ni tiel meditas ĉielajn temojn, niaj fido kaj amo kreskos pli fortaj, kaj niaj preĝoj estos pli kaj pli akcepteblaj al Dio, ĉar ili estos pli kaj pli miksitaj kun fido kaj amo. Ili estos inteligentaj kaj fervoraj. Estos pli konstanta konfido en Jesuo, kaj ĉiutaga, vivanta sperto de Lia povo savi ĝis la plej multo ĉiujn kiuj venas al Dio per Li. PAK 60.1

Dum ni meditas pri la perfektaĵoj de la Savanto, ni deziros esti tute transformitaj kaj renovigitaj en la bildo la Lia pureco. Estos malsatado kaj soifado de animo fariĝi simila al Tiu kiun ni adoras. Des pli niaj pensoj estas sur Kristo, ju pli ni parolas de Li al aliaj kaj reprezentos Lin al la mondo. PAK 60.2

La Biblio ne estis skribita por la klerulo sola; kontraŭe, ĝi estas designita por la ordinaraj personoj. La grandaj veraĵoj, kiuj estas necesaj por savo, estas faritaj tiel klaraj kiel tagmezo; kaj neniu miskomprenos kaj perdos sian vojon krom tiuj kiuj sekvas sian propran juĝon anstataŭ la klare malkaŝitan volon de Dio. PAK 60.3

Ni devas ne preni la ateston de ia homo koncerne tion kion la Skribaĵoj instruas sed devas studi la vortojn de Dio ni mem. Se ni lasas ke aliaj faru nian pensadon, ni havos lamigitajn energiojn kaj malstreĉitajn kapablojn. La noblaj potencoj de la menso eble tiel pigmeiĝos per manko de ekzerco pri temoj indaj je ilia sinkoncentrado kiel perdi ilian kapablon kompreni la profundan signifon de la vorto de Dio. La menso pligrandiĝos se ĝi okupiĝas elsekvante la rilatojn de la temoj de la Biblio, komparante skribaĵoj kun skribaĵo kaj spiritajn aferojn kun spiritaj. PAK 61.1

Estas nenio pli ellaborita por fortigi la intelekton ol la studo de la Skribaĵoj. Nenia alia libro estas tiel potenca por levigi la pensojn, por doni fortecon al la kapabloj, kiel la larĝaj nobligantaj veroj de la Biblio. Se la vorto de Dio estis tiel studita kiel ĝi devus esti, homoj havus larĝon de menso, noblecon de karaktero kaj ekvilibron de celoj malofte vidataj en ĉi tiuj tempoj. PAK 61.2

Sed estas nur malgranda profito akirita de senpripensita legado de la Skribaĵoj. Oni povas legi la tutan Biblion de komenco ĝis fino kaj tiu ankoraŭ malsukcesas vidi ĝian belecon aŭ kompreni ĝian profundan kaj malkaŝitan signifon. Unu elcerpaĵo studita ĝis ĝia signifo estas klara al la menso kaj ĝia rilato al la plano de savo estas evidenta, estas de pli valoro ol la tralego de multaj ĉapitroj kun nenia difinita celo tenita kaj positiva instruo akirita. Tenu la Biblion kun vi. Kiam vi havas okazon, legu ĝin; fiksu la tekstojn en via memoro. Eĉ dum vi promenas laŭ la stratoj vi povas legi elĉerpaĵon kaj mediti pri ĝi, tiel fiksante ĝin en la menso. PAK 61.3

Ni ne povas akiri saĝon sen fervora atento kaj preĝema studo. Iuj partoj de la Skribaĵo estas ja tro klaraj por miskompreni, sed estas aliaj kies signifo ne kuŝas sur la surfaco por esti vidata per ekrigardo. Skribaĵo devas esti komparata kun skribaĵo. Devas esti zorgema serĉado kaj preĝema konsidero. Kaj tia studo estos riĉe repagita. Same kiel la ministo trovas vejnojn de valora metalo kaŝitan sub la surfaco de la tero, tiel tiu, kiu persiste serĉas la vorton de Dio kiel por kaŝita trezoro, trovos verojn de la plej granda valoro, kiuj estas kaŝitaj de la vido de la senzorga serĉanto. La vortoj de inspiro, pripensitaj en la koro, estos kiel riveretoj fluantaj de la fonto de vivo. PAK 61.4

Neniam devus la Biblio esti studita sen preĝo. Antaŭ malfermante ĝiajn paĝojn ni devus peti por la klereco de la Sankta Spirito, kaj ĝi estos donita. Kiam Natanaelo venis al Jesuo, la Savanto ekkriis, “Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!” Natanael diris, “Per kio Vi min konas?” Jesuo respondis, “Antaŭ ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, Mi vin vidis.” Johano 1:47,48. Kaj Jesuo vidos nin ankaŭ en la sekretaj lokoj de preĝo se ni serĉas Lin por lumo ke ni povas scii kio estas vero. Anĝeloj de la mondo de lumo estos kun tiuj kiuj en humileco de koro serĉas por dia gvido. PAK 62.1

La Sankta Spirito ekzaltas kaj glorigas la Savanton. Estas Lia ofico prezenti Kriston, la purecon de Lia virto, kaj la grandan savon kion ni havas per Li. Jesuo diras, “Li ricevos el Miaj kaj anoncos al vi.” Johano 16:14. La Spirito de vero estas la sola efika instruanto de dia vero. Kiel multe Dio devas estimi la homan nacion, ĉar Li donis Sian Filon morti por ili kaj nomas Sian Spiriton esti la instruanto de la homo kaj daŭranta gvidanto! PAK 62.2