Feliĉo Estas

9/13

LA LABORO KAJ LA VIVO

DIO estas la fonto de vivo kaj lumo kaj ĝojo al la universo. Kiel radioj de lumo de la suno, kiel la riveretoj de akvo ŝpruĉante de vivanta fonto, benoj elfluas de Li al ĉiuj Liaj kreaĵoj. Kaj kie ajn la vivo de Dio estas en la koroj de la homoj, ĝi elfluos al aliaj en amo kaj beno. PAK 50.2

La ĝojo de nia Savanto estis en la suprenleviĝo kaj reaĉeto de falinta homaro. Por ĉi tio Li kalkulis Sian vivon ne kara al Si, sed suferis la krucon, malestimante la honton. Tiel anĝeloj ĉiam okupiĝas laborante por la feliĉo de aliaj. Ĉi tiu estas ilia ĝojo. Tio kion egoismaj koroj konsiderus kiel hontiganta servo, servante al tiuj kiuj estas malfeliĉaj kaj en ĉiu maniero malsuperaj en karaktero kaj grado, estas la laboro de senpekaj anĝeloj. La spirito de la abnegacio de Kristo estas la spirito kiu plenigas la Ĉielon, kaj estas la esenco mem de ĝia feliĉego. Ĉi tiu estas la spirito kion la sekvantoj de Kristo posedos, la laboro kion ili faros. PAK 50.3

Kiam la amo de Kristo ensanktiĝas en la koro kiel dolĉa aromo, ĝi ne povas esti kaŝita. Ĝia sankta influo sentiĝas per ĉiuj kiujn ni kontaktas. La spirito de Kristo en la koro, kiel fonto en la dezerto, fluas refreŝigi ĉiujn kaj farigas tiujn kiuj estas pretaj perei, avidaj por trinki de la akvo de vivo. PAK 51.1

Amo al Jesuo elmontras en deziro labori kiel Li laboris, por la beno kaj suprenlevo de la homo. Ĝi kondukas al amo, sentemo kaj simpatio al ĉiuj el la kreitaĵoj de la zorgo de nia ĉiela Patro. PAK 51.2

La vivo de la Savanto sur la tero ne estis vivo de facilo kaj sindediĉo al Li mem, sed Li laboregis kun persistema, fervora, senlaca peno por la savo de perdita homaro. De la staltrogo ĝis Kalvario Li sekvis la vojon de abnegacio kaj ne serĉis liberiĝi de penigaj taskoj, doloraj vojaĝoj, kaj ellacigaj zorgo kaj laboro. Li diris “La Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni Sian vivon kiel elaĉeton por multaj.” Mateo 20:28. Jen la unu granda celo de Lia vivo. Ĉio alia estis duagrada kaj subserva. Estis Lia nutraĵo kaj trinko fari la volon de Dio kaj fini Ties laboron. Memo kaj memintereso havis nenian parton en Lia laboro. PAK 51.3

Do tiuj kiuj estas partoprenantoj de la korfavoro de Kristo estos pretaj fari iun oferon, por ke aliaj pro kiuj Li mortis povas partopreni la ĉielan donacon. Ili faros ĉion kion ili povas fari por plibonigi la mondon per sia restado en ĝi. Ĉi tiu spirito estas la certa elkresko de animo vere konvertita. Tuj oni venas al Kristo tiam estas naskita en la koro deziro sciigi al aliaj tian karegan amikon, kian oni trovis en Jesuo; la savanta kaj sanktiganta vero ne povas esti malfermita en ties koro. Se ni vestiĝas per la virto de Kristo, kaj pleniĝas per la ĝojo de Lia enloĝanta Spirito, ni ne povas teni nian silenton. Se ni jam provis kaj vidis kiel bona estas la Eternulo, ni havos ion diri. Kiel Filipo kiam li trovis la Savanton, ni invitos aliajn en Lian ĉeeston. Ni serĉos prezenti al ili la allogojn de Kristo, kaj la nevidatajn realaĵojn de la mondo kiu estas veni. Estos intenseco de deziro sekvi laŭ la vojo kiun Jesuo surpaŝis. Estos fervora sopiro ke tiuj ĉirkaŭ ni povas vidi “la Ŝafidon de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!” (Johano 1:29). PAK 51.4

Kaj la peno beni aliajn reflektos benojn sur ni. Ĉi tiu estis la celo de Dio donante al ni parton por fari en la plano de reaĉeto. Li donis al la homoj la privilegion de partoprenante la dian naturon, kaj, laŭ ilia vico, difuzante benojn al iliaj kunaj homoj. Tio estas la plej alta honoro, la plej granda ĝojo, kiu estas en la povo de Dio fari al la homoj. Tiuj kiuj tiel iĝas partoprenantoj en laboroj de amo veniĝas la plej proksimaj al sia Kreinto. PAK 52.1

Dio povus doni la komunikaĵon de la evangelio, kaj ĉio el la laboro de amanta servo, al la ĉielaj anĝeloj. Li povus uzi aliajn rimedojn por efektivigi Sian celon. Sed en Sia senlima amo Li elektis farigi nin kunlaborantoj kun Li, kun Kristo kaj la anĝeloj, ke ni povas partopreni la benon, la ĝojon, la spiritan suprenlevon, kiu rezultas de ĉi tiu malegoisma servo. PAK 52.2

Ni veniĝas en simpation kun Kristo per la kuneco de Liaj suferoj. Ĉiu ago de abnegacio por la bono de aliaj fortigas la spiriton de bonfarado en la koro de la donanto, kunligante lin pli proksima al la Reaĉetanto de la mondo, kiu “estis riĉa, tamen pro vi Li fariĝis malriĉa, por ke vi per Lia malriĉeco fariĝu riĉaj.” 2 Korintanoj 8:9. Estas nur dum ni tiel plenumas la dian celon en nia kreo, ke vivo povas esti beno al ni. PAK 52.3

Se vi laboras laŭ la plano de Kristo por Liaj disĉiploj, kaj gajnas animojn por Li, vi sentos la bezonon de pli profunda travivo kaj pli granda scio de diaj aferoj, kaj malsatos kaj soifos por virto. Vi petegos al Dio, kaj via fido fortiĝos, kaj via animo trinkos pli profundajn trinkojn el la puto de savo. Renkontante kontraŭstaron kaj afliktojn pelos vin al la Biblio kaj al preĝo. Vi kreskos en difavoro kaj la scio de Kristo, kaj evoluigos riĉan travivon. PAK 52.4

La spirito de neegoisma laboro por aliaj donas profundecon, stabilecon kaj Kristsimilan belecon de la karaktero, kaj venigas trankvilon kaj feliĉon al ĝia posedanto. La aspiroj leviĝas. Estas nenia spaco por maldiligento aŭ egoismo. Tiuj kiuj tiel, ekzercadas la Kristajn graciojn kreskos kaj fortiĝos por labori por Dio. Ili havos klarajn spiritajn perceptojn, firman, kreskantan fidon, kaj pliigitan potencon en preĝo. La Spirito de Dio, laborante sur ilia spirito, elvokas la sanktajn harmoniojn de tiu animo, kiu respondas al la dia tuŝo. Tiuj, kiuj tiel sindediĉas sin al neegoisma peno por la bono de aliaj, plej certe ellaboras sian propran savon. PAK 53.1

La sola maniero per kiu kreski en difavoro estas neprofiteme fari la laboron kiun Kristo ordonis por ni — okupiĝi ĝis la tuta amplekso de nia kapablo, helpante kaj benante tiujn kiuj bezonas la helpon kiun ni povas doni al ili. Forto venas per ekzerco; aktiveco estas la kondiĉo mem de vivo. Tiuj kiuj penas konservi Kristan vivon per pasive akceptante la benojn kiuj venas per difavoro, kaj faras nenion por Kristo, simple penas vivi manĝante sen laborante. Kaj en la spirita kiel en la natura mondo, ĉi tiu ĉiam kaŭzas degeneron kaj kadukiĝon. Viro kiu rifuzas ekzerci siajn membrojn baldaŭ perdas ĉiun povon uzi ilin. Tiel la Kristano kiu ne ekzercas siajn didonatajn kapablojn, ne nur malsukcesas kreskadi en Kriston, sed perdas la forton li jam havis. PAK 53.2

La eklezio de Kristo estas la nomita perilo de Dio por la savo de la homoj. Ĝia misio estas porti la evangelion al la mondo. Kaj la devo estas por ĉiuj Kristanoj. Ĉiu ĝis la limo de siaj talento kaj ŝanco, devas plenumi la komisionon de la Savanto. La amo de Kristo, malkaŝita al ni, faras nin ŝuldantoj al ĉiuj kiuj ne konas Lin. Dio donis al ni lumon, ne por ni solaj, sed por doni al ili. PAK 53.3

Se la sekvantoj de Kristo vekiĝus al devo, estus miloj kie estas unu hodiaŭ, proklamante la evangelion en pagonaj landoj. Kaj ĉiuj kiuj ne povus persone okupiĝi en la laboro, tamen konservus ĝin per siaj rimedoj, sia simpatio, kaj siaj preĝoj. Kaj estus multe pli fervora laboro por animoj en Kristanaj landoj. PAK 54.1

Ni ne devas iri al pagonaj landoj, aŭ eĉ forlasi la mallarĝan cirklon de la hejmo, se estas tie ke nia devo kuŝas, por labori por Kristo. Ni povas fari ĉi tion en la hejma cirklo, en la eklezio, inter tiuj kun kiuj ni kunligas, kaj kun kiuj ni komercas. PAK 54.2

La plej granda parto de la vivo de nia Savanto sur la tero estis pasigita en pacienca laborego en la ĉarpentista fako ĉe Nazeret. Servantaj anĝeloj servis la Sinjoron de vivo dum Li marŝis flanke de kamparanoj kaj laboristoj, nerekonita kaj nehonorita. Li estis tiel fidela en plenumado de Sia misio dum laborante ĉe Sia humila metio kiel kiam Li sanigis la malsanulojn aŭ marŝis sur la ventege ĵetitaj ondoj de Galileo. Tiel, en la plej humilaj devoj kaj plej malaltaj oficoj de vivo, ni povas marŝi kaj labori kun Jesuo. PAK 54.3

La apostolo diras, “Ĉiu kie li estas vokita, tie restadu kun Dio.” 1 Korintanoj 7:24. La komerca viro povas administri sian komercon per maniero kio glorigos lian Estron pro lia fideleco. Se li estas vera sekvanto de Kristo, li portos sian religion en ĉion, kion li faras kaj malkaŝos al la homoj la spiriton de Kristo. La maŝinmetiisto povas esti diligenta kaj fidela reprezentanto de Tiu kiu laboregis en la humilaj promenejoj de vivo meze de la montetoj de Galileo. Ĉiu kiu vokas la nomon de Kristo devas tiel labori ke aliaj, vidante liajn bonajn agojn, estos kondukitaj glorigi sian Kreinton kaj Reaĉetanton. PAK 54.4

Multaj senkulpigas sin de donante siajn talentojn al la servo de Kristo ĉar aliaj posedis superajn benojn kaj oportunojn. La opinio regis ke nur tiuj, kiuj estas aparte talentaj estas postulitaj dediĉi siajn kapablojn al la servo de Dio. Multaj kompreniĝis ke talentoj estas donitaj al nur iu favorita klaso, ĝis la elbarado de aliaj, kiuj, kompreneble, ne estas vokitaj partopreni la laboregojn aŭ rekompencojn. Sed ne estas tiel reprezentita en la parabolo. Kiam la estro de la domo vokis siajn servantojn, li donis al ĉiu homo tiel laboron. PAK 55.1

Per amanta spirito ni povas elfari la plei humilajn devojn de vivo “kiel por la Sinjoro.” Koleseanoj 3:23. Se la amo de Dio estas en la koro, ĝi elmontros en la vivo. La dolĉa gusto de Kristo ĉirkaŭos nin, kaj nia influo suprenlevos kaj benos. PAK 55.2

Vi devas ne atendi por grandaj oportunoj aŭ esperi por eksterordinaraj kapabloj antaŭ ol vi laboras por Dio. Vi ne bezonas havi penson de kio la mondo opinias pri vi. Se via ĉiutaga vivo estas atesto de la pureco kaj sincero de via fido kaj aliaj estas konvinkitaj ke vi deziras utili al ili, viaj penoj estos ne tute perditaj. PAK 55.3

La plej humila kaj plej malriĉa el la disĉiploj de Jesuo povas esti beno al aliaj. Ili eble ne elkomprenas ke ili faras iun apartan bonon, sed per ilia senkonscia influo ili eble komencos ondojn de beno kiuj larĝiĝos kaj profundiĝos kaj la benitajn rezultojn ili eble neniam scios ĝis la tago de fina rekompenso. Ili ne sentas aŭ scias ke ili faras ion grandan. Ili estas ne postulitaj lacigi sin per zorgo pri sukceso. Ili devas nur antaŭeniri trankvile, fidele farantaj la laboron kiun la providenco de Dio difinas, kaj ilia vivo ne estos vana. Iliaj propraj animoj kreskados pli kaj pli en la similecon de Kristo; ili estas laborantoj kune kun Dio en ĉi tiu vivo, kaj estas tiel preparitaj por la pli alta laboro kaj neombrita ĝojo de la vivo veni. PAK 55.4

Dio, pli apud vin,
Pli apud vin!
Eĉ se per kruca voj’
Vi levos min;
Ĉio nur tiros min,
Dio, pli apud vin—
Pli apud vin!

Se voje kovros min
Nokta kurten’
Sur tera lito, kun
Ŝtona kusen’;
Sonĝoj venigu min,
Dio, pli apud vin—
Pli apud vin!

Tiam laŭdkantos mi
En frua hor’;
Kreos Betelon el
Ŝtona dolor’;
Kaj per sufero pli
Alproksimiĝos mi,
Dio, al vi. Mozaiko
PAK 56.1