Feliĉo Estas

1/13

Feliĉo Estas (Paŝoj al Kristo)

LA AMO DE DIO POR LA HOMARO

NATURO kaj revelacio egale atestas la amon de Dio. Nia Patro en la Ĉielo estas la fonto de vivo, de saĝeco, kaj de ĝojo. Rigardu la mirindaĵojn kaj belaĵojn de la naturo. Pensu pri ilia mirinda adapto al la bezonoj kaj feliĉo, ne nur de la homaro sed de ĉiuj vivantaj kreaĵoj. La sunlumo kaj la pluvo, kiuj ĝojigas kaj refreŝigas la teron, la montetoj kaj maroj kaj ebenaĵoj, ĉiuj parolas al ni pri la amo de la Kreinto. Estas Dio kiu provizas la ĉiutagajn bezonojn de ĉiuj Siaj kreaĵoj. En la belaj vortoj de la psalmisto, PAK 1.1

“Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi,
Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
Vi malfermas Vian manon
Kaj satigas favore ĉion vivantan.“ La Psalmaro 145:15,16
PAK 1.2

Dio kreis la homon perfekte sankta kaj feliĉa; kaj la bela tero, kiel ĝi venis el la mano de la Kreinto, portis neniun velkiĝon de putrigo aŭ ombron de la malbeno. Estas malobeo de la leĝo de Dio — la leĝo de amo — kiu venigis malĝojon kaj morton. Tamen êc meze de la sufero kiu rezultas pro peko, la amo de Dio malkaŝiĝas. Estas skribite ke Dio malbenis la grundon pro la ago sed por la bono de la homaro (Genezo 3:17). La dorno kaj kardo — la malfacilaĵoj kaj afliktoj kiuj igas lian vivon vivo de laborego kaj zorgo stariĝis por lia bono, kiel parto de la eduko necesa en la Dia plano. Tio estas por lia suprenlevo el la ruiniĝo kaj malnobleco kiujn kaŭzis peko. La mondo kvankam falinta, ne estas tute malĝoja kaj mizera. En la naturo mem estas komunikaĵoj de espero kaj konsolo. Estas floroj sur la kardoj, kaj dornoj estas kovritaj per rozoj. PAK 1.3

“Dio estas amo” estas skribita sur ĉiu malfermanta burĝono, sur ĉiu pintaĵo de saltanta herbo. La belaj birdoj kiuj voĉigis la aeron per siaj ĝojaj kantoj, la delikate koloretaj floroj en sia perfekteco parfumante la aeron, la altaj arboj de la arbaro kun sia riĉa foliaro el vivanta verdo — ĉiuj atestas pri la sentema, patra zorgo de nia Dio, kaj pri Lia deziro feliĉigi Liajn infanojn. PAK 2.1

La Vorto de Dio malkaŝas Lian karakteron. Li Mem deklaris Siajn senlimajn amon kaj kompaton. Kiam Moseo preĝis, “Montru al mi Vian gloron,” la Sinjoro respondis, “Mi preterpasigos antaŭ vi Mian tutan bonecon.” Eliro 33:18,19. Jen Lia gloro. La Sinjoro preterpasis antaŭ Moseo, kaj proklamis, “Eternulo, Eternulo, Dio indulgema kaj kompatema, multepacienca, favorkora, kaj verema; kiu konservas favorkorecon por miloj, pardonas kulpon kaj krimon kaj pekon.” Eliro 34:6,7. Li estas “longepacienca kaj tre favorkora” (Jona 4:2), “ĉar Li amas bonfari” (Miĥa 7:18). PAK 2.2

Dio ligis niajn korojn al Si per sennombraj signoj en la Ĉielo kaj sur la Tero. Per la aĵoj de la naturo, kaj la plej profundaj kaj plej sentemaj teraj ligaĵoj kiujn homaj koroj povas koni, Li serĉis malkaŝi sin al ni. Tamen ĉi tiuj nur neperfekte priparolas Lian amon. Spite ke ĉiuj ci atestaĵoj estis donataj; la malamiko de bono blindigis la mensojn de la homoj, ĝis ili surrigardis Dion kun timo; ili pensis pri Li kiel severa kaj nepardonema. Satano kondukis homojn koncepti pri Dio kiel estulo kies ĉefa atributo estas rigida justeco — iu kiu estas severa juĝisto, kruela, postulema kreditoro. Li bildigis la Kreinton kiel estulon kiu rigardas per ĵaluza okulo por percepti la erarojn kaj maltrafaĵojn de homoj, por ke Li povos inflikti juĝojn sur ilin. Estas forpreni ĉi tiun malhelan ombron, per malkaŝo al la mondo de la senlima amo de Dio, ke Jesuo venis por vivi inter homoj. PAK 2.3

La Filo de Dio venis de la Ĉielo montrigi la Patron. “Neniu iam vidis Dion; la solenaskita Filo, kiu estas en la sino de la Patro, Lin deklaris.” Johano 1:18. “Nek iu konas la Patron krom la Filo, kaj tiu, al kiu la Filo volas malkaŝi Lin.” Mateo 11:27. Kiam unu el la disĉiploj faris la enketon, “Montru al ni la Patron,” Jesuo respondis, “Ĉu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaŭ la Patron; kiel vi diras: Montru al ni la Patron?” Johano 14:8,9. PAK 2.4

Priparolante Sian teran mision, Jesuo diris, La Sinjoro “Min sanktoleis, por bonanonci al malriĉuloj; Li sendis min, por anonci liberecon al kaptitoj kaj vidpovon al blinduloj, por meti la vunditojn en liberecon.” Luko 4:18. Ĉi tiu estis Lia laboro. Li iris de loko al loko farante bonon, kaj sanigante ĉiujn kiujn subpremis Satano. Estis tutaj vilaĝoj kie ne estis ĝemo de malsano en iu ajn domo; pro la fakto ke Li trapasis ilin, kaj sanigis iliajn malsanulojn entute. La laboro donis atestaĵon de Lia dia sanktoleado. Amo, favorkoro, kaj kompato malkaŝiĝis en ĉiu ago de Lia vivo; Lia koro pleniĝis de sentema simpatio al la infanoj de la homoj. Li prenis la homan naturon, por ke Li povos atingi la dezirojn de homaro. La plej malriĉa kaj plej humila ne timis alproksimiĝi al Li. Eĉ malgrandaj infanoj estis altiritaj al Li. Ili amis grimpi sur Liajn genuojn kaj rigardadi en la penseman vizaĝon, bonvola per amo. PAK 3.1

Jesuo ne subpremis eĉ unu vorton de vero, sed Li eligis ĝin ĉiam kun amo. Li uzis la plej grandan takton, kaj prizorgan bonkoran atenton, dum Siaj interrilatoj kun la popolo. Li estis neniam malĝentila, neniam senbezone diris severan vorton, neniam donis senbezonan doloron al sentema animo. Li ne cenzuris homan malforton. Li parolis la veron, sed ĉiam kun amo. Li denuncis hipokritecon, malkredon, kaj abomenaĵon; sed larmoj estis en Sia voĉo kiam Li eligis Siajn velkigajn riproĉojn. Li ploris pro Jerusalem, la urbego kiun Li amis, kiu rifuzis ricevi Lin, la Vojon, la Veron, kaj la Vivon. Ili estis reĵetitaj Lin, la Savanto, sed Li rigardis ilin kun kompatanta sentemo. Lia vivo estis vivo de abnegacio kaj pensema zorgo por aliaj . Ĉiu animo estis karega en Liaj okuloj. Kvankam Li ĉiam portis sin kun dia digno, Li kliniĝis kun la plej sentema respekto al ĉiu ano de la familio de Dio. En ĉiuj homoj Li vidis falintajn animojn kiujn estis Lia misio savi. PAK 3.2

Tiel estas la karaktero de Kristo kiel malkaŝita en Lia vivo. Ĉi tio estas la karaktero de Dio. Estas de la koro de la Patro ke la riveretoj de dia kompato, montritaj en Kristo, elfluas al la infanoj de homoj. Jesuo, la sentema, kompata Savanto, estis Dio, “kiu elmontriĝis en la karno” (1 Timoteo 3:16). PAK 3.3

Estas reaĉeti nin ke Jesuo vivis kaj suferis kaj mortis. Li fariĝis “viro suferanta,” ke ni povos fariĝi partoprenantoj de eterna ĝojo. Dio permesis ke Lia amata Filo, plena de graco kaj vero povis veni de mondo de nepriskribebla gloro, al mondo difektita kaj velkigita per peko, malheligita per la ombro de morto kaj la malbeno. Li permesis ke Tiu povis lasi la sinon de Lia amo, la adoron de la anĝeloj, suferi honton, insulton, humilecon, malamadon, kaj morton. “Puno por nia bono estis sur Li, kaj per Lia vundo ni saniĝis.” Jesaja 53:5. Jen Li en la dezerto, en Getsemane, sur la kruco! La senmakula Filo de Dio prenis sur Sin la ŝarĝo de peko. Tiu, kiu estis unu kun Dio, sentis en Sia animo la teruran disigon ke peko faras inter Dio kaj homaro. Ĉi tiu premegis de Liaj lipoj la doloregan krion, “Mia Dio, Mia Dio, kial Vi forlasis Min?” Mateo 27:46. Estas la ŝarĝo de peko, la sento de ĝia terura abomeneco, de ĝia disigo de la animo for Dio — estis ĉi tio kio rompis la koron de la Filo de Dio. PAK 4.1

Sed ĉi tiu granda ofero estis ne farita por krei en la koro de la Patro amon por homaro, ne fari Lin volonta savi. Ne, ne! “Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon.” Johano 3:16. La Patro amas nin, ne pro la granda pacigo, sed Li provizis la pacigon pro la fakto ke Li amas nin. Kristo estis perilo tra kiu Li povis elverŝi Sian senliman amon sur falintan mondon. “Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si.” 2 Korintanoj 5:19. Dio suferis kun Sia Filo. En la dolorego de Getsemane, la morto de Kalvario la koro de Senlima Amo pagis la prezon de nia reaĉeto. PAK 4.2

Jesuo diris, “Pro tio la Patro Min amas, ke Mi demetas Mian vivon, por ke Mi ĝin reprenu.” Johano 10:17. Tio estas, “Mia Patro tiel amis vin ke Li amis Min eĉ pli pro donante Mian vivon por reaĉeti vin. Farigante vian Anstataŭulon kaj Garantianto, cedante Mian vivon, prenante viajn respondecojn, viajn pekojn, Mi kariĝas al Mia Patro; ĉar per Mia Ofero, Dio povas esti justa kaj ankoraŭ la praviganto de tiu kiu kredas en Jesuo. PAK 4.3

Neniu krom la Filo de Dio povis efektivigi nian reaĉeton; pro la fakto ke nur Tiu kiu estis en la sino de la Patro povis deklari Lin. Nur Tiu kiu sciis la alton kaj profundon de la amo de Dio povis elmontri ĝin. Nenio malpli ol la senlima ofero farita per Kristo por falinta homaro povis esprimi la amon de la Patro al perdita homaro. PAK 4.4

“Dio tiel amis la mondon, ke Li donis Sian solenaskitan Filon.” Li donis Lin ne nur por vivi inter homoj por porti iliajn pekojn, kaj morti kiel ilia ofero. Li donis Lin al la falinta raso. Kristo estis identigi sin kun la interesoj kaj bezonoj de homaro. Tiu kiu estis unu kun Dio ligis sin kun la infanoj de la homoj per ligaĵoj kiuj neniam estos rompitaj. Jesuo “ne hontas nomi ilin fratoj” (Hebreoj 2:11); Li estas nia Ofero, nia Pledanto, nia Frato, portante nian homan formon antaŭ la trono de la Patro, kaj tra eternaj epokoj unu kun la raso kiun Li reaĉetis — la Filo de homo. Kaj ĉio ĉi ke la homo povas esti suprenlevita el la ruiniĝo kaj malnobleco de peko ke li povas reflekti la amon de Dio, kaj partopreni en la ĝojo de sankteco. PAK 5.1

La prezo pagita por nia reaĉeto, la senlima ofero de nia ĉiela Patro donante Lian Filon por morti por ni devas doni al ni altajn konceptojn de kio ni povas fariĝi per Kristo. Dum la inspirita apostolo Johano vidis la altecon, la profundon, la larĝon de la amo de la Patro al la pereantan rason, li pleniĝis de adoro kaj respektego; kaj, malsukcesante trovi taŭgan lingvon per kio esprimi la grandecon kaj sentemon de ĉi tiu amo, li vokis la mondon vidi ĝin. “Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio.” 1 Johano 3:1. Kia valoro ĉi tio metas sur homon! Per peko, la filoj de homo fariĝis regatoj de Satano. Per fido en la kompensa ofero de Kristo, la filoj de Adam povis fariĝi la filoj de Dio. Alprenante homan naturon, Kristo altigas homaron. Falintaj homoj metiĝas kie, per ligo kun Kristo, ili ja povas fariĝi indaj je la nomo “filoj de Dio.” PAK 5.2

Tia amo estas sen paralelo. Infanoj de la Ĉiela Reĝo! Karega promeso! Temo por la plej profunda medito! La senkompara amo de Dio por mondo kiu ne amis Lin! La penso havas subigan povon sur la animo, kaj alvenigas la menson en kaptitecon de la volo de Dio. Ju pli ni studas la dian karakteron en la lumo de la kruco, des pli ni vidas indulgon, sentemon, kaj pardonemon miksitaj kun egaleco kaj justeco, kaj des pli klare ni perceptas sennombrajn atestaĵojn de amo kio estas senlima, kaj sentema kompato superregante la sopirantan simpation de patrino por ŝia kapricema infano. PAK 5.3