Feliĉo Estas

6/13

FIDO KAJ AKCEPTO

KIEL via konscienco viviĝis per la Sankta Spirito, vi vidis ion de la malbono de peko, de ĝia potenco, ĝia kulpo, ĝia malĝojo; kaj vi rigardas ĝin kun abomeno. Vi sentas ke peko sekcis vin de Dio, ke vi estas en servuto al la forto de malbono. Ju pli vi baraktas liberiĝi, des pli vi elkomprenas vian senpovecon. Viaj motivoj estas nepuraj; via koro estas malpura. Vi komprenas ke via vivo estis plenigita de egoismo kaj peko. Vi sopiras esti pardonata, esti purigata, liberigita. Harmonio kun Dio, simileco al Li - kion vi povas fari por akiri ĝin? PAK 31.1

Estas paco kion vi bezonas - la pardono kaj paco kaj amo de la Ĉielo en la animo. Mono ne povas aĉeti ĝin, intelekto ne povas havigi ĝin, saĝeco ne povas atingi ĝin; vi ne povas esperi, per via propra peno, certigi ĝin. Sed Dio oferas ĝin al vi kiel donaco, “sen mono kaj sen pago.” Jesaja 55:1. Estas la via se vi nur elstreĉas vian manon kaj tenas ĝin. La Sinjoro diras, “Se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano” Jesaja 1:18. “Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin.” Jeĥezkel 36:26. PAK 31.2

Vi konfesis viajn pekojn, kaj en koro formetis ilin. Vi decidis doni vin al Dio. Nun iru al Li, kaj petu ke Li forlavos viajn pekojn, kaj donu al vi novan koron. Tiam kredu ke Li faras ĉi tiun pro la fakto ke Li promesis. Ĉi tiu estas la leciono kiun Jesuo instruis dum Li estis sur la tero, ke la donacon kion Dio promesas al ni, ni devas kredi ke ni ja ricevas, kaj ĝi estas la nia. Jesuo sanigis la personojn de iliaj malsanoj kiam ili fidis al Lia potenco; Li helpis ilin pri la aĵoj kiujn ili povas vidi, tiel inspirante ilin de konfido en Li pri aĵoj kiujn ili ne povas vidi kondukante ilin kredi al Lia potenco pardoni pekojn. Ĉi tiu Li klare deklaris kiam Li sanigis la viron kiu estis malsana de paralizo: “Por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn (tiam li diris al la paralizulo): Leviĝu, prenu vian liton kaj iru al via domo.” Mateo 9:6. Tiel ankaŭ Johano la evangelisto diras, parolante de la mirakloj de Kristo, “Ĉi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en Lia nomo.” Johano 20:31. PAK 31.3

De la simpla biblia rakonto de kiel Jesuo sanigis la malsanulojn, ni povas lerni ion pri kiel kredi al Li por la pardono de pekoj. Ni turnu al la rakonto de la paralizulo ĉe Bethesda. La malfeliĉa suferulo estis senpova, li estis ne uzinta siajn membrojn dum tridek ok jaroj. Tamen Jesuo ordonis al li, “Leviĝu, prenu vian liton, kaj piediru.” La malsanulo povus diri, “Sinjoro, se vi faros min sanulo, tiam mi obeos Vian vorton.” Sed ne, li kredis la vorton de Kristo, kredis ke li fariĝis sanulo, kaj li faris la penon tuj; li voldevigis sin piediri kaj li ja piediris. Li agis ĉe la vorto de Kristo, kaj Dio donis la povon. Li fariĝis sanulo. PAK 32.1

En simila maniero vi estas pekulo. Vi ne povas rekompensi por viaj estintaj pekoj, vi ne povas ŝanĝi vian koron, kaj farigi vin sankta. Sed Dio promesas fari ĉion ĉi por vi per Kristo. Vi kredu tiun promeson. Vi konfesu viajn pekojn, kaj donu vin al Dio. Vi voldevigu vin servu Lin. Ĝuste tiel certe Dio plenumos Sian vorton al vi. Se vi kredas la promeson — kredas ke vi estas pardonita kaj purigita — Dio provizas la fakton; vi fariĝas sanulo ĝuste kiel Kristo donis al la paralizulo la povon piediri kiam la viro kredis ke li estis sanigita. Fariĝas tiel se vi kredas ĝin. PAK 32.2

Ne atendu senti ke vi fariĝas sanulo, sed diru, “Mi kredas ĝin. Fariĝas tiel, ne ĉar mi sentas ĝin, sed ĉar Dio promesis.” PAK 32.3

Jesuo diras, “Kion ajn vi petos, preĝante, kredu, ke vi tion jam ricevis, kaj vi ĝin havos.” Marko 11:24. Estas kondiĉo metita al ĉi tiu promeso — ke ni preĝas laŭ la volo de Dio. Sed estas la volo de Dio purigi nin de peko, farigi nin Liaj infanoj, kaj ebligi nin vivi sanktan vivon. Tial ni povas peti por ĉi tiuj benoj, kaj kredi ke ni ricevas ilin, kaj danki Dion ke ni jam ricevis ilin. Estas nia privilegio iri al Jesuo kaj esti purigitaj, kaj stari antaŭ la leĝo sen honto aŭ bedaŭro. “Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo,” “kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito.” Romanoj 8:1,4. PAK 32.4

De nun vi ne apartenas al vi mem, ĉar vi estas aĉetita per prezo. “Ne per pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento, vi elaĉetiĝis ... sed per multekosta sango, kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo.” 1 Petro 1:18,19. Per ĉi tiu simpla ago de kredante Dion, la Sankta Spirito naskiĝas novan vivon en via koro. Vi estas kiel infano naskita en la familion de Dio, kaj Li amas vin kiel Li amas Sian Filon. PAK 33.1

Nuntempe ĵus kiam vi jam donis vin al Jesuo, ne retiri, ne forpreni vin de Li, sed de tago al tago diru, “Mi apartenas al Kristo; mi donis min al Li”; kaj petu ke Li donu al vi Sian Spiriton, kaj gardu vin per Sia korfavoro. Kiel estas ke donante vin mem al Dio, kaj kredante Lin, vi fariĝas Lia infano, tiel vi estas vivi en Li. La apostolo diras, “Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en Li.” Koloseanoj 2:6. PAK 33.2

Iuj ŝajnas senti ke ili devas fari provon, kaj devas pruvi al la Sinjoro ke ili estas reformitaj, antaŭ ol ili povas postuli Lian benon. Sed ili povas postuli la benon de Dio eĉ nun. Ili devas havi Lian korfavoron, la Spiriton de Kristo, por helpi iliajn malfortecojn aŭ ili ne povas rezisti malbonon. Nia venado al Jesuo ĝuste kiel ni estas, pekaj, senpovaj, dependaj tre plaĉas al Li. Ni povas veni kun nia tuta malforto, nia malsaĝeco, nia pekeco kaj fali ĉe Liaj piedoj en pento. Estas Lia gloro ĉirkaŭi nin per la brakoj de Lia amo, kaj bandaĝi niajn vundojn, purigi nin de ĉiu malpureco. PAK 33.3

Ĉi tie estas kie miloj malsukcesas: ili ne kredas ke Jesuo pardonas ilin persone, individue. Ili ne agas supozante ke Dio intencis agi laŭ kio Li diris. Estas la privilegio de ĉiuj kiuj agas laŭ la kondiĉoj scii por si ke pardono volonte estas etendita por ĉiu peko. Formetu la suspekton ke la promesoj de Dio ne estas intencitaj por vi. Ili estas por ĉiu penta pekulo. Forto kaj korfavoro proviziĝis per Kristo esti alvenigitaj per servantaj anĝeloj al ĉiu kredanta animo. Neniuj estas tiel pekaj ke ili ne povas trovi forton, purecon, kaj virton per Jesuo, kiu mortis por ili. Li atendas senvestigi ilin de iliaj vestoj makulitaj kaj malpurigitaj per peko, kaj surmeti sur ilin la blankajn robojn de virto; Li ordonas al ili vivi kaj ne morti. PAK 33.4

Dio ne traktas nin kiel limita homo traktas unu la alian. Liaj pensoj estas pensoj de favoro, amo, kaj sentema kompato. Li diras, “Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, ĉar Li multe pardonas”. (Jesaja 55:7) “Mi forviŝos viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon” Jesaja 44:22. PAK 34.1

“Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo; konvertu vin kaj vivu.” Jeĥezkel 18:32. Satano estas preta forŝteli la feliĉegajn certigojn de Dio. Li deziras preni ĉiun brileton de espero kaj ĉiun radion de lumo for de la animo; sed vi devas ne permesi, ke li faru ĉi tiun. Do ne donu orelon al la tentanto, sed diru: “Jesuo mortis ke mi povas vivi. Li amas min, kaj voldevigas ke mi ne devus perei. Mi havas kompatan ĉielan Patron; kaj kvankam mi misuzis Lian amon, kvankam la benojn kiujn Li donis al mi mi malŝparegis, mi leviĝos, kaj iros al mia Patro, kaj diros, “Mi pekis kontraŭ la Ĉielo kaj antaŭ vi; mi jam ne meritas esti nomata via filo; faru min kiel unu el viaj dungitoj.” La parabolo diras al vi kiel la vaganto estos ricevata: “Kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis.” Luko 15:18-20. PAK 34.2

Sed eĉ tiu ĉi parabolo, sentema kaj kortuŝanta kiel ĝi estas, nesufiĉe esprimas la senliman kompaton de la ĉiela Patro. La Sinjoro deklaras per Sia profeto, “Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore.” Jeremia 31:3. Dum la pekulo ankoraŭ estas malproksima de la domo de la Patro, malŝparante sian vivrimedon en fremda lando, la koro de la Patro sopiras al li; kaj ĉiu sopiro vekigita en la animo reveni al Dio, estas sole la sentema petegado de Lia Spirito, amindumante, petegante, tirante la vaganton al la koro de amo de la Patro. PAK 34.3

Kun la abundaj promesoj de la Biblio antaŭ vi, ĉu vi povas cedi al dubo? Ĉu vi povas kredi ke kiam la malfeliĉa pekulo sopiras forlasi siajn pekojn, ke la Sinjoro severe detenas lin de venante al Siaj piedoj en pento? Forigu tiajn pensojn! Nenio povas malutili vian propran animon pli ol gastigi tian koncepton de nia ĉiela Patro. Li malamas pekon sed Li amas la pekulon, kaj Li donis Sin en la persono de Kristo, ke ĉiu kiu permesas povas esti savata, kaj posedi eternan feliĉegon en la regno de gloro. Kia pli forta aŭ pli sentema lingvo povas esti uzita ol tio kion Li elektis esprimi Sian amon de ni? Li deklaras, “Ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? eĉ se ili forgesos, Mi vin ne forgesos.” Jesaja 49:15. PAK 35.1

Plibonigu vian mienon, vi kiu dubas kaj tremas; ĉar Jesuo vivas por fari propeton por ni. Danku Dion por la donaco de Lia kara Filo, kaj preĝu ke Li ne devis morti por vi vane. La Spirito invitas vin hodiaŭ. Venu kun via tuta koro al Jesuo, kaj vi povas postuli Lian benon. PAK 35.2

Dum vi legas la promesojn, memoru ke ili estas la esprimoj de nedireblaj amo kaj kompato. La granda koro de Senlima Amo estas tirata en direkto al la pekulo kun abunda kompato. “Ni havas la elaĉeton per Lia sango, la pardonon de niaj pekoj.” Efesanoj 1:7. Jes, nur kredu ke Dio estas via helpanto. Li volas renovigi Sian moralan bildon en la homo. Dum vi tiras proksimen al Li kun konfeso kaj pento, Li tiros proksimen al vi kun favoro kaj pardono. PAK 35.3